🖥 Kiel fari Esperanton oficiala lingvo de Eŭropo
19:00 - 20:00 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
Ni prezentas nian planon.

Internacia

Kiel fari Esperanton oficiala lingvo de Eŭropo?
Neniu scias la respondon al tiu demando.

Ni scias nur, ke ni nun havas la ŝancon antaŭenigi Esperanton almenaŭ iomete en Eŭropa Unio: per VIA musklako, poste per agado de niaj organizoj (UEA, TEJO, EEU, landaj asocioj). Ĉio kadre de la nuna eŭropunia "Konferenco pri la estonteco de Eŭropo" kaj ties civitana konsulto. Ni kalkulas je via apogo! Ĉi tie ni prezentas nian planon.

Utilas ne nur por organizitaj esperantistoj, sed aparte ankaŭ por Esperanto-parolantoj, kiuj ne membras en iu organizo: Ĉiu povas partopreni la iniciaton (kondiĉe ke ri estas EU-civitano, do civitano de unu el la 27 membroŝtatoj de la Eŭropa Unio).

Pliaj informoj ankaŭ troviĝas en la 2-paĝa informilo "Apogu Esperanton en la Eŭropa Unio" (ĝisdatigita versio 2021-06-05), alkroĉita al ĉi tiu anonco.

Ligilo al la zuma evento (aliro eblas ekde 10 minutoj antaŭ la komenco):
https://us02web.zoom.us/j/85374337291?pwd=clBVZTdMV2M4R0pjbnEzVTdTcnN4QT09

aŭ uzu:
Meeting ID: 853 7433 7291
Pasvorto: apogo
Dosieroj