Rusia virtuala kunveno «Reto-4» estas planata por la 20-a de decembro, por la tempo 9:00–11:00 UTC (12:00–14:00 en Moskvo).
Jen la aliĝilo:
https://docs.google.com/forms/d/e/1FAIpQLSeEHk6D_-D_Hrxfb6SM_4kNepjSF8HE_6uM7Ok3BVIXeh9bcw/viewformLa kunveno okazos per Zoom. La aliĝintoj ricevos per retpoŝto informleteron kun la zoom-ligilo.
*** La provizora programo: ***
Valentin Melnikov — Poemoj
Nikolao Gudskov — Informo pri la nova literatura konkurso «Laŭro de Akademio»
Irina Gonĉarova — Rakonto pri la reta MLF-15 kaj aliaj MASI-agaderoj
Jelena Galiguzova — Prelegeto pri «Voĉmesaĝejo sen limoj» kaj privata anonco «in memoriam»
Nina Omeljĉenko — Miaj esperantаj vojaĝoj
Vadim Solovjov — Kantoj
Mikaelo Povorin — Kantoj