Jen la (provizora) programo de la 4a tago de la Reta Novjaro.
Alklaku la titolon por iri al la ĝusta Zoom-sesio. Atentu: se hazarde la sesio estas plena, iru al jutubo (Youtube) por spekti (la ligilon vi trovos ĈI TIE en kazo de neceso).
La programo estas senpaga, sed ni petas MONDONACON por
Ĉar nun jam pluraj homoj rakontis pri problemoj ĉe GoFundMe: Vi povas ankaŭ sendi monon rekte al bankkonto de Betti Maul. La kontoligon vi ricevos ĉe retanovjaro@gmail.com .
ĈIUJ TEMPOINDIKOJ sur la tagaj paĝoj ESTAS EN UTC+1
15:00 - 16:00 💬 Prelego: Ĝojo: Bulmarka notlibro Kion fari por atingi viajn celojn dum la venonta jaro? Simpla notlibro povas iĝi via plej bona amiko - ni kune malkovru kiel funkcias la 'bulmarka notlibro' sistemo por ordigi vian vivon.
Dum la ĉeesta jarŝanĝa renkontiĝo ni ekhavis la ritualon skribi ĉion malbonan de kio ni volas seniĝi sur paperajn slipetojn kaj bruligi la slipetojn kun la malbonaĵoj en vera fajro.
Por la RETA versio de la bruligado mi preparis fajron, en kiu ni kune bruligos viajn malbonaĵojn
SENDU AL MI VIAJN TEKSTOJN, mi kopios ilin sur la virtuala slipeto kaj ni kune bruligos ĉiujn. Ni kune bruligos la slipetojn VIRTUALE EN MIA FAJRO!