Kluba kunveno de la loka grupo "La Ratkaptista Bando". Ni kore bonvenigas gastojn, interesitojn kaj speciale Duolingo-lernantojn! Ĉar la Sumpfblume ankoraŭ estas fermita merkrede, ni renkontiĝas hodiaŭ nur virtuale per Zoom!
Detala programo: 30.12.2020: 19.00 horo virtuala kunveno per Zoom: 3-a Kantoparado - voĉdonu por la kanto de la tago! Vi havas la eblecon prezenti unu el viaj plej ŝatataj Esperanto-kantoj kaj post la prezentado ni voĉdonas kaj elektas la kanton de la tago. Kantoparado - Christina Dichterliebchen zupft. by wolfgraebel is licensed under CC BY-NC-ND 2.0.jpg299 kBReguloj: - Entute estas prezentitaj 9 kantoj (hodiaŭ eĉ 10, ĉar pasintan fojon du kantoj atingis la 3-an rangon kaj estos denove prezentitaj). - Vi povas sendi ĝis 24 horojn antaŭ la kunveno unu deziratan kanton (kun la ligilo ekz. al jutubo) al la adreso hameln@esperanto.de . - Elektado dependas de la alventempo de la retpoŝto. Sed preferataj estas la deziroj de la klubaj membroj. Se venas pli da kantoj, ili povas esti ludataj en la sekva Kantoparado. - Post la prezentado de ĉiuj kantoj (fare de la proponantoj) ĉiu partoprenanto en la virtuala Zoom-ĉambro rajtas voĉdoni (per ligilo al la paĝo de PollUnit, kiu aŭtomate kalkulas la voĉojn. La ligilon vi ricevas post la prezentado de ĉiuj kantoj). - Disdonado de poentoj: Vi rajtas voĉdoni por 3 el la prezentitaj kantoj: la kanto, kiu plej plaĉas al vi, ricevas 4 poentojn, la sekva 2 poentojn kaj por plia kanto vi rajtas doni ankoraŭ 1 poenton. (Se tio ne plaĉas al vi, per PollUnit eblas disdoni viajn 7 poentojn ankaŭ alimaniere, ekzemple 4 por la unua, 3 por la dua, aŭ al sep kantoj po 1 poento, aŭ simile.) - Post adicio de la poentoj ni ekscias, kiu estas la Kanto de la tago. - La kantoj sur rango 1 ĝis 3 denove estos prezentataj en la sekva Kantoparado (ĉirkaŭ post 1 monato), kune kun 6 nove dezirataj, kaj ili povas esti reelektitaj maksimume 6 fojojn kaj poste denove proponita post unu jaro. - Multan plezuron!
Ni okazigas renkontiĝon du- ĝis trifoje monate, nur en somero kaj ĉirkaŭ kristnasko ni paŭzas. Niaj eventoj estas taŭgaj por komencantoj, progresantoj kaj flue parolantoj. Tiu ĉi grupo estas malferma por ĉiu aĝo
Venkintoj post la voĉdonado (40 partoprenantoj) kaj venontan fojon denove ĉeestos: 1-a rango kun 50 poentoj: Junaj idealistoj - Dolchamar 2-a rango kun 39 poentoj: Dankon - Jonny M 3-a rango kun 36 poentoj: Haleluja - Manno Montanna