🖥 Unu jaro sen Renato: Memorkunveno
13:00 - 14:00
UTC
Elekti horzonon
Reta memorkunveno al Renato Corsetti

Kunveno/Evento

Ni kore invitas vin al reta memorkunveno okaze de la unua datreveno de la forpaso de Renato Corsetti, eminenta esperantisto, instruisto kaj sindediĉa aganto por Esperanto kaj internacia kompreniĝo.

Nur se demandite:
Kunven-identigilo: 852 3473 3796
Pasvorto: la nomo de nia komuna lingvo per minuskloj

Dum la kunveno ni rememoros Renaton per komuna silenta omaĝo, la vortoj de ĉeestantoj kaj personaj pensoj, honore al lia vivo, lia laboro kaj lia profunda homa spuro en nia movado.

Tre bonvenaj estas ankaŭ mallongaj raportoj kaj sciigoj pri tio, kion ĉiu el ni, aŭ niaj organizaĵoj, faris, faras aŭ planas fari sekvante aŭ montrante lian vojon.

Ni havos la honoron ĝui la ĉeeston de liaj karaj familianoj.

Ĉiuj amikoj kaj samideanoj estas tre bonvenaj.

Ĉian bonon,
Amike,
Ahmad Mamduhi
ILEI-prezidanto
Dosieroj