🖥 🐀RB_Hameln:👨‍🎤62a Kantoparado(reta parto)
62a Kantoparado - voĉdonu por la Kanto de Junio!

Kunveno/Evento

Jam nun, ekde la 31-a de majo vi trovas la ligilojn al la kantoj, la ligilon al la paĝo de PollUnit por voĉdoni kaj multajn aliajn informojn ĉi tie: 

https://eventaservo.org/e/RB-10jun26_62a_Kantoparado

Aŭskultu la kantojn trankvile kaj pripensu bone, kiu kanto meritas esti poste la "Kanto de la Monato"!

La kuna Zoom-kunveno okazos la 10-an de majo, kiam vi post la fina voĉdonado ankaŭ ekscios la rezulton. 

Multan plezuron dum la aŭskultado kaj voĉdonado!

Jen bildo kun etaj fotoj el la kantofilmoj, inter kiuj vi povos elekti:
Foto Kompila Dokumento 62a malgranda.jpg 122 kB

 

Proponoj por la 62-a Kanto-Parado je la 10.06.2026, ligiloj por aŭskulti la kantojn:

 
1) ĴeLe: 2:48 Kial – ĴeLe     
https://www.youtube.com/watch?v=NC4RjKm5V1w
2) Heinz: 3:36 La senco de vivado – Lucio Avitabile
https://www.youtube.com/watch?v=6HAhV_WmrKg
3) Maria: 2:50 Eliras la eŭska al sun‘ – Marcella Fasani
https://www.youtube.com/watch?v=C_uetPpsZwo
4) Christa: 4:23 La balancilo – Kajto
https://www.youtube.com/watch?v=quBRy9_LeWw
5) Julie: 2:43 Vi kaj mi – Ĵomart kaj Nataŝa
https://www.youtube.com/watch?v=NbrJxDRrIvQ
6) Attila: 3:38 Berlino sen vi – inicialoj dc
https://www.youtube.com/watch?v=UE62mbYKYZ0
7) Carola 4:13 Dankon – Jonny M
https://www.youtube.com/watch?v=h8kPpzKIh1w
8) Erik: 3:30 La vespera vento – Armel Amiot
https://www.youtube.com/watch?v=4gF24QTTPcU
9) Kaŝi: 2:52 Rimarku min – Kaŝi
https://www.youtube.com/watch?v=trl2v2TxrEk

Por ricevi rapidan superrigardon, bonvolu spekti tiun filmeton: 

Resuma Filmo de 62-a Kantoparado:


Ligilo al la paĝo de PollUnit por voĉdoni ĝis la fino de la Zoom-kunveno merkredon vespere:

 
Nun estas tempo por voĉdoni. Iru al unu el tiuj ligiloj:

Vi havas 14 poentojn por disdoni, maksimume 3 al unu kanto vi rajtas doni.
Se ne eblas voĉdoni per la paĝo PollUnit aŭ se vi misklakis, skribu retpoŝton al hameln@esperanto.de kaj detale klarigu, al kiu kanto vi donas kiom da poentoj.
 
Atentu: la nombro de la voĉdonantoj estas limigita fare de PollUnit al 200!

La 63-a Kantoparado okazos la 9-an de septembro 2026!
https://eventaservo.org/e/RB-09sep26_63a_Kantoparado
Jam nun iru tien kaj alklaku dekstre la bluan hometon "Mi interesiĝas". Tiam vi ricevos memorigan retmesaĝon pri la evento kaj ne maltrafos ĝin!

Propraj proponoj:
  1. Ĉiu mem rajtas proponi kanton, kiun li aŭ ŝi ŝatas. Sendu vian proponon sufiĉe frue al hameln@esperanto.de . Ni poste provas prezenti ĝin plej baldaŭ, eble vi iomete devas atendi ĝis iu alia de la sekvaj monatoj. 
  2. Por havi pli varian programon, ĉiu proponinto kaj ankaŭ ĉiu muzikisto plejeble rajtas partopreni nur per unu kanto samtempe.
 
Foto: ©  La Ratkaptista Bando

Aldonaj informoj:
 
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.esperanto.de/eo/enhavo/hameln...
hameln(ĉe)esperanto.de

Interesiĝantoj

1

Ensalutu por indiki vian interesiĝon

User profile pictureHeinz-Wilhelm Sprick

Administranto