🐀RB_Hameln: 🎅Antaŭkristnaska Zamenhoffesto🎄de la Ratkaptista Bando🎁
18:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Kuna manĝado en la restoracio "Pfannekuchen" kun "rubaĵdonaca koboldumado" kaj la "Esperanto-vorto de la jaro"

Loka

Kluba kunveno de la loka grupo "La Ratkaptista Bando". Ni kore bonvenigas gastojn kaj interesitojn!

Weihnachtsfeier.jpg 1,79 MB
29.11.2024:     18.00 horo Pfannekuchen:
Antaŭkristnaska Zamenhoffesto de la Esperanto-grupo Hameleno
Ĉiuj membroj, kurspartoprenantoj, interesitoj kaj amikoj estas kore invitataj al la antaŭkristnaska festo de la Esperanto-grupo Hameleno. Bonvolu kunporti por la "rubaĵdonaca koboldumado" malgrandan donaceton, kiu estos metita en la grandan sakon kaj poste ĵetkube redonita. Ni ankaŭ elektos la "Esperanto-vorton de la jaro". Ni ĝojas pri bela vespero.

Grave: Bonvolu nepre aliĝi (pro certigo de sufiĉe da sidlokoj) per anonco de via partoprenado ĝis la 24-a de novembro per enmeto de via nomo en la nuudel-liston:  (sekvos) . Dankon!

Atentu:
...
Oni petas nin nepre antaŭmendi la manĝaĵojn!
Jen la menukarto: https://pfannekuchen-hameln.de/speisen/
Rigardu la menuon kaj sendu la numeron kaj la nomon de via dezirata patkuko (aŭ alia manĝaĵo) al mi ĝis la 22-a de novembro (hameln@esperanto.de).

Voĉdonado:
Por vidi la vortojn de la tago kaj voĉdoni por la "Esperanto-vorto de la jaro" elŝutu la pdf-dosieron sube aŭ sube rigardu la tekston. Nepre resendu viajn proponojn ĝis la 27-a de novembro al hameln@esperanto.de .  (sekvos)

Foto:  Heinz-Wilhelm Sprick, Esperanto-Gruppe Hameln) 

 
Voĉdonado por la "Esperanto-vorto de la jaro" de la Ratkaptista Bando 2024 – kun la ŝanco gajni libron! 
 
Dum la pasinta jaro dum niaj klubaj vesperoj, kaj eĉ kun multaj gastoj dum niaj virtualaj kunvenoj, ni aŭdis multajn interesajn Esperanto-vortojn kaj eble ankaŭ lernis ilin. 
Nun el tiuj vortoj ni elektos la „Esperanto-vorton de la jaro“. Ni kore invitas ankaŭ niajn kursanojn, partoprenantojn de la Rata Rendevuo kaj gastojn, kiuj partoprenis niajn kunvenojn, ĉu surlokajn aŭ virtualajn! 
 
Ludreguloj: 
Ĉiu elektas el la sube trovanta listo dek Esperanto-vortojn, kiuj plej plaĉas al li/ŝi, kiuj havas la plej grandan gravecon por li/ŝi aŭ kiuj plej valoras por li/ŝi, estiĝi la vorto de la jaro. 
La unuan rangon okupas la vorto, kiu plej plaĉas al vi kaj ĝi ricevas 12 poentojn. 
La vorto sur la dua rango ricevas 10 poentojn, kaj la vorto sur la tria rango 8 poentojn, poste 7 poentojn ĝis la vorto sur la deka rango, kiu ricevas 1 poenton. 
Limdato por sendi viajn proponojn estas la 27-a de novembro, 18-a horo UTC+1 Ĝis tiam sendu al mi viajn proponojn per retpoŝto, Telegram, Signal, WhatsApp aŭ simile. 


Ĉiujn poentojn de viaj proponoj mi adicias kaj la vorto kun la plej multaj poentoj gajnos.
 La rezulto estos publikigata dum la antaŭkristnaska festo, la 29-an de novembro https://eventaservo.org/e/RB-29nov24_Antaukristnaska_festo  , kaj poste videbla sur la paĝo de Eventa Servo kaj dissendata per retpoŝto. 
Unu el ĉiuj, kiuj partoprenis kaj sendis proponojn povas gajni libron en lotumado. 
Ĉi-foje la libro estas en la germana, kaj temas pri Esperanto kaj ankaŭ aliaj planlingvoj. La aŭtoro jam gajnis kelkajn premiojn por siaj verkoj. 
 
Kaj jen la listo kun la xx vortoj, por kiuj vi rajtas voĉdoni (kaj la germana signifo apude): 

Jen la Esperanto-vortoj de la tago de la jaro 2024: 
( (2), (3), (4) = pli ol unu homo proponis tiun vorton ) 
 | Numero | Esperanto-vorto de la tago 2024 | Germana traduko
(sekvos)

Por partopreni plenigu tiun liston kaj sendu ĝin al mi (hameln@esperanto.de) ĝis la 27-a de novembro:
 
Mia nomo: .............................................................................. 
 
1-a rango (12 poentoj): ...................................................... 
2-a rango (10 poentoj): ...................................................... 
3-a rango (8 poentoj): ...................................................... 
4-a rango (7 poentoj): ...................................................... 
5-a rango (6 poentoj): ...................................................... 
6-a rango (5 poentoj): ...................................................... 
7-a rango (4 poentoj): ...................................................... 
8-a rango (3 poentoj): ...................................................... 
9-a rango (2 poentoj): ...................................................... 
10-a rango (1 poento): ...................................................... 
 
Multan plezuron!       ... kaj sukcesan lernadon 😉                   
Belan antaŭkristnaskan tempon deziras al vi Heinz kaj la Ratkaptista Bando! 


Kaj jen la gajnintoj post la voĉdonado al la Esperanto-vorto de la jaro 2024!

(sekvos)
Dosieroj
Informoj