Kuna manĝado en la restoracio "Pfannekuchen" kun "rubaĵdonaca koboldumado" kaj la "Esperanto-vorto de la jaro"
Kunveno/Evento
Kluba kunveno de la loka grupo "La Ratkaptista Bando". Ni kore bonvenigas gastojn kaj interesitojn!
Weihnachtsfeier.jpg1,79 MB28.11.2025: 18.00 horo Pfannekuchen: Antaŭkristnaska Zamenhoffesto de la Esperanto-grupo Hameleno Ĉiuj membroj, kurspartoprenantoj, interesitoj kaj amikoj estas kore invitataj al la antaŭkristnaska festo de la Esperanto-grupo Hameleno. Bonvolu kunporti por la "rubaĵdonaca koboldumado" malgrandan donaceton, kiu estos metita en la grandan sakon kaj poste ĵetkube redonita. Ni ankaŭ elektos la "Esperanto-vorton de la jaro". Ni ĝojas pri bela vespero.
Grave: Bonvolu nepre aliĝi (pro certigo de sufiĉe da sidlokoj) per anonco de via partoprenado ĝis la 21-a de novembro per enmeto de via nomo en la nuudel-liston:
Atentu: Oni petas nin nepre antaŭmendi la manĝaĵojn! Jen la menukarto: https://pfannekuchen-hameln.de/speisen/ Rigardu la menuon kaj sendu la numeron kaj la nomon de via dezirata patkuko (aŭ alia manĝaĵo) al mi ĝis la 21-a de novembro (hameln@esperanto.de).
Voĉdonado: Por vidi la vortojn de la tago kaj voĉdoni por la "Esperanto-vorto de la jaro" elŝutu la pdf-dosieron sube aŭ sube rigardu la tekston. Nepre resendu viajn proponojn ĝis la 26-a de novembro al hameln@esperanto.de .
Voĉdonado por la "Esperanto-vorto de la jaro" de la Ratkaptista Bando 2025– kun la ŝanco gajni libron!
Dum la pasinta jaro dum niaj klubaj vesperoj, kaj eĉ kun multaj gastoj dum niaj virtualaj kunvenoj, ni aŭdis multajn interesajn Esperanto-vortojn kaj eble ankaŭ lernis ilin.
Nun el tiuj vortoj ni elektos la „Esperanto-vorton de la jaro“. Ni kore invitas ankaŭ niajn kursanojn, partoprenantojn de la Rata Rendevuo kaj gastojn, kiuj partoprenis niajn kunvenojn, ĉu surlokajn aŭ virtualajn!
Ludreguloj:
Ĉiu elektas el la sube trovanta listo dek Esperanto-vortojn, kiuj plej plaĉas al li/ŝi, kiuj havas la plej grandan gravecon por li/ŝi aŭ kiuj plej valoras por li/ŝi, estiĝi la vorto de la jaro.
La unuan rangon okupas la vorto, kiu plej plaĉas al vi kaj ĝi ricevas 12 poentojn.
La vorto sur la dua rango ricevas 10 poentojn, kaj la vorto sur la tria rango 8 poentojn, poste 7 poentojn ĝis la vorto sur la deka rango, kiu ricevas 1 poenton.
Limdato por sendi viajn proponojn estas la 26-a de novembro, 18-a horo UTC+1 Ĝis tiam sendu al mi viajn proponojn per retpoŝto, Telegram, Signal, WhatsApp aŭ simile.
Ĉiujn poentojn de viaj proponoj mi adicias kaj la vorto kun la plej multaj poentoj gajnos. La rezulto estos publikigata dum la antaŭkristnaska festo, la 28-an de novembro https://eventaservo.org/e/RB-29nov24_Antaukristnaska_festo , kaj poste videbla sur la paĝo de Eventa Servo kaj dissendata per retpoŝto.
Unu el ĉiuj, kiuj partoprenis kaj sendis proponojn povas gajni libron en lotumado.
Ĉi-foje vi povas gajni du etajn libretojn. Unu temas pri iu, kiu timas, kaj la aŭtoro estas el Hungarujo. Alia estas pri Esperantistoj diversnaciaj de germana Esperantistino, kiu ŝatas desegni.
Kaj jen la listo kun la 179 vortoj, por kiuj vi rajtas voĉdoni (kaj la germana signifo apude):
Jen la Esperanto-vortoj de la tago de la jaro 2025:
( (2), (3), (4) = pli ol unu homo proponis tiun vorton )
| Numero | Esperanto-vorto de la tago 2025 | Germana traduko
| 1 | admiri | bewundern | 2 | akihi | ricevi vojklarigon tuj forkurinte forgesante la vojklarigon (birdo en la havaja) - eine Wegerklärung erhalten habend, sofort nach dem Losgehen diese vergessend habend (Vogel in der hawaiianischen Sprache) | 3 | alumetoj | Zündhölzer | 4 | amaso de anasoj ne ŝatas ananason | ein Menge Enten mögen keine Ananas | 5 | amikeco | Freundschaft | 6 | amikema | offen für Freundschaften | 7 | anima frateco | Seelenverwandschaft | 8 | animtrankvileco | Seelenruhe | 9 | atuto | Trumpf | 10 | aŭtomobila katastrofo - mirakla supervivo | Autokatastrophe - wundersames Überleben | 11 | aŭtunaj folioj | Herbstblätter | 12 | babili | plaudern | 13 | baki | backen | 14 | banka ĥaoso | Bankenchaos | 15 | bestoĝardeno | Tiergarten | 16 | Betlehemo | Bethlehem | 17 | Bibliaj Tagoj | Esperanto-Bibeltage | 18 | birdtimigilo | Vogelscheuche | 19 | brakumi | umarmen | 20 | brakumo | Umarmung | 21 | brulatenco | Brandstiftung | 22 | Burundio | Burundi | 23 | buŝpleno | Mundvoll, Schluck, Häppchen | 24 | ciklameno | Alpenveilchen | 25 | ĉu | ob / Fragewort für Ja/Nein-Fragen | 26 | daŭripovo | Nachhaltigkeit | 27 | dazipo | Gürteltier | 28 | defiomanko | Fehlen einer Herausforderung | 29 | domaĝo | Schaden / dom-aĝo = Alter des Hauses | 30 | dudek | zwanzig | 31 | elbruliĝo | Burnout, Ausgebrandsein | 32 | eltentrejnado | Resistenztraining | 33 | elvokiveco | Fähigkeit, etwas hervorzurufen | 34 | energiparadokso | Energieparadoxon | 35 | Esperanto | Esperanto | 36 | Esperanto-ekovilaĝo | Esperanto-Ökodorf | 37 | espereble | hoffentlich | 38 | facile | leicht, einfach | 39 | faciliganto | Mediator, Vereinfacherer | 40 | fajrigilo | Feuerzeug | 41 | ferdeko | Verdeck, Deck | 42 | flagretanta | schwach flackernd | 43 | floreto | Blümchen | 44 | foliigita pasto | Blätterteig | 45 | forgesi | vergessen | 46 | fortdormeto | Power napping, kurzes erholsames Nickerchen | 47 | frandi | naschen, schlecken | 48 | funebri | trauern | 49 | ĝardena laboro - ĝardena inspiro | Gartenarbeit - Garteninspiration | 50 | gaviali | Gangeskrokodil (gavialo) - malkrokodili > paroli en ne-Esperanta medio Esperanton, kiam alia lingvo pli taŭgus | 51 | hejme | zuhause | 52 | heniuleto | ein kleines wieherndes Lebewesen > Pony | 53 | heraldiko | Heraldik, Wappenkunde | 54 | hipopotamo | Nilpferd | 55 | iele trapele (mi vivas iele-trapele) | so la la (ich schlage mich so durch) | 56 | impostdeklaro | Steuererklärung | 57 | incensobastonetoj | Räucherstäbchen | 58 | instigi | anspornen, ermuntern | 59 | interne eksteren | von innen nach außen (wenden, z.B. Kleidung) | 60 | junulargastejo | Jugendherberge | 61 | kafumi | Kaffee trinken | 62 | kajakado | Kajak fahren | 63 | kaktolakto | Kaktusmilch | 64 | kandeloj | Kerzen | 65 | kapklineti | mit dem Kopf nicken | 66 | kapreolo | Reh | 67 | kapti katojn (= provi organizi grupon de homoj, kiuj ne volas esti organizitaj – kiel provi kunigi katojn en unu direkton! Ekzemple: "Organizi la kongreson estis kiel kapti katojn!") | Katzen fangen (= versuchen, eine Gruppe Menschen zu organisieren, die sich nicht organisieren lassen wollen - wie der Versuch, Katzen in einer Richtung zusammen zu bringen! Z.B. "Den Kongress zu organisieren war wie Katzen zu fangen!") | 68 | kazeo | Quark | 69 | kispluvo | Kussregen | 70 | knabino | Mädchen | 71 | koalo | Koala | 72 | kolotranĉulo | Halsabschneider > uzuristo (Wucherer) | 73 | kompato | Mitleid | 74 | komune | gemeinsam | 75 | konsolo | Trost | 76 | konstruejo | Baustelle | 77 | kontaktskatolo | Wallbox, Steckdose, Ladestation | 78 | koramiko, koramikino | fester Freund, feste Freundin | 79 | korinklino | Zuneigung | 80 | kredo | Glaube | 81 | kristnaska bakado | Weihnachtsbacken | 82 | krokodili (= paroli en alia lingvo anstataŭ Esperanto, kutime kiam oni devus uzi Esperanton) | mit Esperantisten NICHT Esperanto sprechen (in einer anderen Sprache sprechen statt Esperanto, wenn man normalerweise Esperanto nutzen müsste) | 83 | kubutumi | anstossen mit dem Ellenbogen | 84 | kulturo | Kultur | 85 | la komforta zono | die Komfortzone | 86 | la lerna zono | die Lernzone | 87 | la panika zono | die Panikzone | 88 | laborgrupo | Arbeitsgruppe | 89 | legenda | legendär, zur Legende gehörend, ein zu lesendes (Buch) | 90 | leono | Löwe | 91 | leontodo | Löwenzahn | 92 | lernu.net | Internetseite lernu.net | 93 | libro | Buch | 94 | lici | erlaubt sein, legal sein | 95 | ludfestivalo | Spielefestival | 96 | makulo | Fleck, Klecks | 97 | mal- | Vorsilbe: das Gegenteil von … | 98 | maldankon! | Ausruf bei Verärgerung | 99 | maldeca | unanständig, unsittlich | 100 | maraglo | Seeadler | 101 | marborda belo | die Schönheit der Meeresküste | 102 | mempromeso | Vorsatz, Selbstversprechen | 103 | miraklo | Wunder | 104 | monero kun koalo | Münze mit einem Koala | 105 | morto pro enuo | Sterben vor Langeweile (todlangweilig) | 106 | musketisto | Musketier | 107 | muskola atrofio | Muskelatrophie, Muskelschwund | 108 | muzikemulo | Musikliebhaber | 109 | naskiĝtaga magio | Geburtstags-Magie | 110 | ne dankinde | keine Ursache, gern geschehen | 111 | neĝo | Schnee | 112 | noktomeza suno | Mitternachtssonne | 113 | oni-devas-aktivuloj | Esperanto-Aktivisten, die nur sagen, was "man" tun müsste | 114 | operacio | Operation | 115 | oranĝkolora urso | ein orangefarbener Bär | 116 | pacienco | Geduld | 117 | papilio | Schmetterling | 118 | paramecio | Pantoffeltierchen | 119 | pasero | Spatz, Sperling | 120 | patrino | Mutter | 121 | persimonujo | Ebenholzbaum, Kaki-Baum | 122 | persisto | Ausdauer | 123 | petveturi | trampen | 124 | plumo | Feder | 125 | popoldanco | Volkstanz | 126 | praeksplodo | Urknall | 127 | prahomo | Urmensch | 128 | preparoj al translokiĝo | Umzugsvorbereitungen | 129 | preteco por urĝaj kazoj | Bereitschaft für Notfälle | 130 | printempo | Frühling | 131 | pulbazaro | Flohmarkt | 132 | reciproki | erwidern | 133 | resaniĝo | Genesung | 134 | retulo | Internet-Nutzer | 135 | revido | Wiedersehen | 136 | reviviĝo | Auferstehung | 137 | ringo | Ring | 138 | rozkolora ananaso | eine rosafarbene Ananas | 139 | rugbeo | Rugby | 140 | rulita haringo | Rollmops | 141 | rulŝutro | Rollladen | 142 | Saluton! | Hallo! | 143 | salutparoladeto | Begrüßungsansprache | 144 | sana homo havas mil dezirojn, malsana nur unu | ein gesunder Mensch hat tausend Wünsche, ein kranker nur einen | 145 | Sankta Nikolao | Heiliger Nikolaus / Weihnachtsmann | 146 | ŝatata | beliebt | 147 | ŝaŭmvino | Sekt | 148 | seksumi | mit jemandem schlafen | 149 | ŝelko | Hosenträger | 150 | semaforo | Ampel, Signal | 151 | senŝeligilo | Schälmesser, Sparschäler | 152 | sidvango | Pobacke, Arschbacke | 153 | singardeco | Achtsamkeit | 154 | skui la kapon | den Kopf schütteln | 155 | ŝmiraĵo | Creme, Salbe | 156 | spicvino | Glühwein | 157 | ŝprucigilo | Sprühflasche, Sprühdüse | 158 | ŝraŭbturnilo | Schraubenzieher | 159 | stelarĝenta | sternensilbern | 160 | ŝtopilingo | Steckdose | 161 | stratmuziksesio | Straßenmusik-Session | 162 | sunleviĝo | Sonnenaufgang | 163 | superjaro | Schaltjahr | 164 | superŝutita de laboro | überlastet, überarbeitet | 165 | survoka laboro | Rufdienst | 166 | tempinda | lohnend (die Zeit wert sein) | 167 | tohuvabohuo | Durcheinander, Chaos, Tohuwabohu | 168 | translokiĝo | Umzug | 169 | trezoro | Schatz | 170 | troglodito | Zaunkönig | 171 | ujutna | gemütlich, behaglich, kuschelig, gesellig | 172 | vaporpurigilo | Dampfreiniger | 173 | varmego | Hitze | 174 | vetero | Wetter | 175 | veterprognozo | Wettervorhersage | 176 | vi devas fosi la puton pli frue ol vi soifas | du musst den Brunnen früher graben, bevor du Durst hast | 177 | vi povas gvidi ĉevalon al la rivero, sed trinki ĝi devas mem | du kannst ein Pferd an den Fluss führen, aber trinken muss es selber | 178 | viktima stato | Opferstatus | 179 | vosto | Schwanz
Por partopreni plenigu tiun liston kaj sendu ĝin al mi (hameln@esperanto.de) ĝis la 26-a de novembro (vere lasta limdato: 27-a 18-a horo laŭ germana horzono):
Mia nomo: ..............................................................................
1-a rango (12 poentoj): ......................................................
2-a rango (10 poentoj): ......................................................
3-a rango (8 poentoj): ......................................................
4-a rango (7 poentoj): ......................................................
5-a rango (6 poentoj): ......................................................
6-a rango (5 poentoj): ......................................................
7-a rango (4 poentoj): ......................................................
8-a rango (3 poentoj): ......................................................
9-a rango (2 poentoj): ......................................................
10-a rango (1 poento): ......................................................
Multan plezuron! ... kaj sukcesan lernadon 😉
Belan antaŭkristnaskan tempon deziras al vi Heinz kaj la Ratkaptista Bando!
Kaj jen la gajnintoj post la voĉdonado al la Esperanto-vorto de la jaro 2025!
- inter la 179 proponitaj vortoj dum la jaro 2025 jenaj vortoj atingis la unuajn dek kvin rangojn: (en krampoj la nombroj de homoj, kiuj donis poentojn al la vortoj, kaj la nomoj de la proponintoj de la vorto) (Ĉi-foje ne estis vera favorito, sed multaj vortoj estas en la pinto unu apud la aliaj:)
15-an rangon kun 18 poentoj: birdtimigilo (4) - Vogelscheuche (Philipp Sch.) 14-an rangon kun 21 poentoj: daŭripovo (4) - Nachhaltigkeit (Milon) 12-an rangon kun 22 poentoj: sana homo havas mil dezirojn, malsana nur unu (2) - ein gesunder Mensch hat tausend Wünsche, ein kranker nur einen (Heinz) 12-an rangon kun 22 poentoj: amaso de anasoj ne ŝatas ananason (4) - ein Menge Enten mögen keine Ananas (Dieter R.) 11-an rangon kun 25 poentoj: sunleviĝo (4) - Sonnenaufgang (Monika) 9-an rangon kun 27 poentoj: oni-devas-aktivuloj (4) - Esperanto-Aktivisten, die nur sagen, was "man" tun müsste (Ulrich M.) 9-an rangon kun 27 poentoj: fortdormeto (3) - Power napping, kurzes erholsames Nickerchen (Jürgen W.) 7-an rangon kun 28 poentoj: ujutna (5) - gemütlich, behaglich, kuschelig, gesellig (Torben S.) 7-an rangon kun 28 poentoj: maldankon! (4) - Ausruf bei Verärgerung (Ulrich M.) 6-an rangon kun 30 poentoj: iele trapele (mi vivas iele-trapele) (3) - so la la (ich schlage mich so durch) (Gerorg R.) 5-an rangon kun 31 poentoj: vi povas gvidi ĉevalon al la rivero, sed trinki ĝi devas mem (3) - du kannst ein Pferd an den Fluss führen, aber trinken muss es selber (Heinz) 4-an rangon kun 32 poentoj: stelarĝenta (5) - sternensilbern (Kaŝi) 3-an rangon kun 35 poentoj: brakumi/brakumo (4) - umarmen, Umarmung (Ewa G. + Bettan G.) 2-an rangon kun 40 poentoj: superjaro (6) - Schaltjahr (Wolfgang Pf.)
kaj kun nur 2 pliaj poentoj la plej multaj homoj elektis la novan vorton de la jaro 2025:
1-an rangon kun 42 poentoj: kapti katojn (= provi organizi grupon de homoj, kiuj ne volas esti organizitaj – kiel provi kunigi katojn en unu direkton! Ekzemple: "Organizi la kongreson estis kiel kapti katojn!") (6) - Katzen fangen (= versuchen, eine Gruppe Menschen zu organisieren, die sich nicht organisieren lassen wollen - wie der Versuch, Katzen in einer Richtung zusammen zu bringen! Z.B. "Den Kongress zu organisieren war wie Katzen zu fangen!") (Heinz)
Inter ĉiuj 18 partoprenantoj, kiuj sendis siajn proponojn, estis lotumita de la lotofeino Eva kiel premio du etaj libroj. Unu temas pri iu, kiu timas, kaj la aŭtoro estas el Hungarujo. Alia estas pri Esperantistoj diversnaciaj de germana Esperantistino, kiu ŝatas desegni. Pri la libroj "La Timulo" de Pál Békés kaj "Esperanto por mi - volumo 7" de Helga Plötner nun povas ĝoji: Georg Rosenbaum. Koran gratulon! Kaj dankon al Ingrid Gleitsmann kaj Helga Plötner pro la donaco de la libroj por la lotumado!