Mirindaj muzikemaj majstroj montras magiajn melodiojn, movante multajn mensojn, mildigante malĝojon, moligante malfacilajn momentojn, malferminte multajn misterojn, kaj multfoje memorigante pri mirakla mondharmonio en multaj mondopartoj.
Kunveno/Evento
Kluba kunveno de la loka grupo "La Ratkaptista Bando". Ni kore bonvenigas ĉiujn Esperantistojn el ĉiuj mondopartoj!
Foto Kompila Dokumento 57a malgranda.jpg94 kB Detala programo: 10.12.2025: 20.00 horo virtuala kunveno per Zoom: 57-a Kantoparado - voĉdonu por la kanto de la monato decembro!
Heinz, Rita, Oĉjo, Rafael, Mariusz, Antonio, Raia, Aaron kaj Gunter proponis belajn Esperanto-kantojn kaj vi havas la eblecon aŭskulti ilin kaj poste voĉdoni por viaj plej ŝatataj kantoj. Vi havas du eblecojn:
Jam ekde la 3-a de decembro vi trovos la ligilojn al la kantoj kaj la ligilon al la paĝo de PollUnit por voĉdoni sur tiu ĉi paĝo de Eventa Servo. Kaj vi ekde tiam havos tempon por aŭskulti la kantojn trankvile kaj ankaŭ jam povos voĉdoni.
Dum la merkredvespera Zoom-kunveno la 10-an de decembro, kiam ankaŭ la proponintoj de la kantoj, eble ankaŭ la muzikistoj aŭ tekstverkistoj mem povas ion aldoni pri siaj kantoj, ni prezentos ĉiujn kantojn kaj la Resuman Filmon kaj fine povos voĉdoni tiuj, kiuj ankoraŭ ne faris tion.
Post tiu voĉdonado vi ekscios la rezulton, kaj vi ekscios, kiu estos nun la Kanto de la monato decembro!
Entute vi havas 7 poentojn, kiujn vi rajtas kaj devas disdoni, kaj maksimume 3 poentojn al unu kanto vi rajtas doni! (Eblas doni 3 poentojn al du kantoj kaj al alia kanto 1 poenton aŭ eblas doni po 1 poento al 7 kantoj aŭ eblas ĉiu ebleco inter tiuj du ekstremoj.)
Atentu: Vi rajtas voĉdoni nur unu fojon! - Rajtas partopreni nur, kiu aŭskultis ĉiujn kantojn kaj povas kompreni almenaŭ bazan Esperanton por iom konatiĝi kun la enhavo de la kantotekstoj. Vi disdonu ĉiujn de viaj sep poentoj - ne plu validas la poentoj, se nur sole unu kanto estas donacita per eble kvar poentoj.
Alklaku per la sagetoj dekstren aŭ meldekstren por vidi ĉiujn kantojn, de kanto 2 ĝis kanto 10!
Vi havas 7 poentojn por disdoni, maksimume 3 al unu kanto vi rajtas doni. Se ne eblas voĉdoni per la paĝo PollUnit aŭ se vi misklakis, skribu retpoŝton al hameln@esperanto.de kaj detale klarigu, al kiu kanto vi d onas kiom da poentoj.
Atentu: la nombro de la voĉdonantoj estas limigita fare de PollUnit al 200!
Tataaa! Jen la Rezulto post la merkreda voĉdonado en la Zoom-ĉambro kaj la voĉdonado en la reto per PollUnit de la 3-a ĝis 10-a de decembro:
A) Rezulto 57-a Kantoparado.jpg109 kB
Denove estis bela vespero dum la kunveno en la Zoom-ĉambro merkredon vespere dum la 57-a Kantoparado. Dum la voĉdonado estis komence ĉiam ŝanĝoj de la rangoj inter la kvin unuaj kantoj. Eĉ dum la Zoom-kunveno ne certis, kiu kanto atingos la pinton. Gratulon al ĉiuj kantoj, kiuj partoprenis la Kantoparadon! Ankaŭ post la prezento de la rezulto ni ankoraŭ havis belan vesperon kaj babilis kune. Kaj denove Oĉjo per sia gitaro ludis kaj kantis por ni du kantojn.
Ĉeestis la Zoom-kunvenon 32 homoj el 16 diversaj landoj (Ukrainujo, Italujo, DR Kongo, Hungarujo, Pollando, Rusujo, Danujo, Britujo, Belgjujo, Svislando, Kroatujo, Usono, Francujo, Togolando, Nederlando kaj Germanujo). Koran dankon, ke vi ĉiuj ĉeestis. Voĉdonis en la fino 21 homoj (+12 voĉdonis rete jam antaŭe, 11 ne voĉdonis). Jam antaŭe dum 8 tagoj eblis aŭskulti la kantojn rete kaj ankaŭ jam eblis voĉdoni. Entute 17 homoj voĉdonis jam antaŭe. Krom la landoj de tiuj, kiuj ĉeestis la Zoom-kunvenon, la retaj voĉdonantoj venis ankaŭ el Bulgarujo kaj Hispanujo.
Do: Entute partoprenis 44 homoj el 18 diversaj landoj. 32 ĉeestis la Zoom-kunvenon, 16 voĉdonis dum la kunveno, 11 ne voĉdonis, 5 ĉeestintoj voĉdonis jam antaŭe rete; 12 aliaj, kiuj ne povis partopreni la Zoom-kunvenon, voĉdonis ankaŭ jam antaŭe rete. Voĉdonis en la fino 33 homoj. Koran dankon, ke vi ĉiuj partoprenis. Gratulon kaj apartan dankon al la proponintoj de la kantoj, al la kantistoj, muzikistoj, verkistoj, tradukistoj de la tekstoj, filmistoj kaj muntistoj de la jutubaj filmoj, ktp.!
Venkintoj post la voĉdonado (33 voĉdonantoj) kaj venontan fojon denove ĉeestos:
🥉 Bronza medalo, 3-a rango kun 33 poentoj: Mia koro estas birdo - Kajto 🥈 Arĝenta medalo, 2-a rango kun 35 poentoj: Mi rakontas - Feri Floro 🥇 Ora medalo, 1-a rango kun 36 poentoj kaj la Kanto de la monato decembro estas:
Esperanto - Tutmonda Muziko
B) Poentoj 57-a Kantoparado.jpg71 kB C) Procentoj 57-a Kantoparado.jpg88,4 kB
Tiom da homoj voĉdonis entute (donis 1,2,3 aŭ 4 poentojn) por la kantoj: 20 por: Esperanto - Tutmonda Muziko 20 por: Mi rakontas - Feri Floro 17 por: Nokto al la urbo falas - Ĵomart kaj Nataŝa 16 por: Mia koro estas birdo - Kajto 13 por: Nova kanto - Tone 11 por: Folifala elegio - Jurij Krombet 11 por: Teroza petalet' - Mariusz Domaszewicz 8 por: Kial ne? - BaRok-Projekto 7 por: Muskola belulino - La Mondanoj
Por spekti la kantojn de la aliaj pasintaj Kantoparadoj vi povas uzi la serĉkampon de Eventa Servo:
Entajpu "Kantoparado" en la serĉkampon
Alklaku la ŝaltilon "Pasintaj"
Alklaku la lupeon
Nun vi povas vidi ĉiujn Kantoparadojn kaj povas elekti tiun, kiun vi ŝatas rigardi
Malferminte la paĝon vi trovas ĉiujn ligilojn al la kantoj, la kantotekstojn kaj ankaŭ la rezulton de la voĉdonado
La 58-a Kantoparado okazos la 14-an de januaro 2026! https://eventaservo.org/e/RB-14jan26-58a_Kantoparado Jam nun iru tien kaj alklaku dekstre la bluan hometon "Mi interesiĝas". Tiam vi ricevos memorigan retmesaĝon pri la evento kaj ne maltrafos ĝin!
Rezulto de la voĉdonado:
La partoprenantoj de la merkreda Zoom-kunveno tuj post la de la voĉdonado ekscios la rezulton.
Ĵaŭdon post la Kantoparado ankaŭ aliaj iam dum la tago povos legi la rezulton en la kalendaro de Eventa Servo sur la paĝo de tiu ĉi Kantoparado.
Krome ni dissendos la rezulton retpoŝte per la retpoŝtadreso, kiun vi aldonis dum la voĉdonado kaj per nia dissendolisto, se via nomo enestas.
Ĉiu mem rajtas proponi kanton, kiun li aŭ ŝi ŝatas. Sendu vian proponon sufiĉe frue al hameln@esperanto.de . Ni poste provas prezenti ĝin plej baldaŭ, eble vi iomete devas atendi ĝis iu alia de la sekvaj monatoj.
Por havi pli varian programon, ĉiu proponinto kaj ankaŭ ĉiu muzikisto plejeble rajtas partopreni nur per unu kanto samtempe.
Se vi ŝatas ricevi regulajn anoncojn antaŭ niaj kunvenoj per retpoŝto, bonvolu skribi al hameln@esperanto.de kaj ni enmetos vian retpoŝtadreson en la dissendoliston.