Mirindaj muzikemaj majstroj montras magiajn melodiojn, movante multajn mensojn, mildigante malĝojon, moligante malfacilajn momentojn, malferminte multajn misterojn, kaj multfoje memorigante pri mirakla mondharmonio en multaj mondopartoj.
Kunveno/Evento
Kluba kunveno de la loka grupo "La Ratkaptista Bando". Ni kore bonvenigas ĉiujn Esperantistojn el ĉiuj mondopartoj!
Foto Kompila Dokumento 52a malgranda.png615 kB Detala programo: 09.04.2025: 20.00 horo virtuala kunveno per Zoom: 52-a Kantoparado - voĉdonu por la kanto de la monato aprilo!
Homoj proponis Esperanto-kantojn kaj vi havas la eblecon aŭskulti ilin kaj poste voĉdoni por viaj plej ŝatataj kantoj. Vi havas du eblecojn:
Jam ekde la 29-a de marto vi trovos la ligilojn al la kantoj kaj la ligilon al la paĝo de PollUnit por voĉdoni sur tiu ĉi paĝo de Eventa Servo. Kaj vi ekde tiam havos tempon por aŭskulti la kantojn trankvile kaj ankaŭ jam povos voĉdoni.
Dum la merkredvespera Zoom-kunveno la 9-an de aprilo, kiam ankaŭ la proponintoj de la kantoj, eble ankaŭ la muzikistoj aŭ tekstverkistoj mem povas ion aldoni pri siaj kantoj, ni prezentos ĉiujn kantojn kaj la Resuman Filmon kaj fine povos voĉdoni tiuj, kiuj ankoraŭ ne faris tion.
Post tiu voĉdonado vi ekscios rezulton, kaj vi ekscios, kiu estos nun la Kanto de la monato aprilo!
Entute vi havas 7 poentojn, kiujn vi rajtas kaj devas disdoni, kaj maksimume 4 poentojn al unu kanto vi rajtas doni! (Eblas doni 4 poentojn al unu kanto kaj al alia kanto 3 poentojn aŭ eblas doni po 1 poento al 7 kantoj aŭ eblas ĉiu ebleco inter tiuj du ekstremoj.)
Atentu: Vi rajtas voĉdoni nur unu fojon! - Rajtas partopreni nur, kiu aŭskultis ĉiujn kantojn kaj povas kompreni almenaŭ bazan Esperanton por iom konatiĝi kun la enhavo de la kantotekstoj. Vi disdonu ĉiujn de viaj sep poentoj - ne plu validas la poentoj, se nur sole unu kanto estas donacita per eble kvar poentoj.
Multan plezuron!
La ligilo al la Zoom-ĉambro de la Esperanto-grupo Hameleno por la merkredvespera kunveno estas:
Atentu: la nombro de la voĉdonantoj estas limigita fare de PollUnit al 200!
Tataaa! Jen la Rezultoj kaj statistikojpost la merkreda voĉdonado en la Zoom-ĉambro kaj la voĉdonado en la reto per PollUnit de la 29-a de marto ĝis 9-a de aprilo: A) Rezulto 52-a Kantoparado.PNG426 kB
Denove estis bela vespero dum la kunveno en la Zoom-ĉambro merkredon vespere dum la 52-a Kantoparado. La kanto sur la 1-a rango jam sufiĉe frue marŝis antaŭen dum la voĉdonado. Sed la kantoj sur rangoj 2 ĝis 5 eĉ kelkfoje ŝanĝis la rangojn inter si. Finfine eĉ du kantoj okupis la 3-an rangon, sed post la kontrolado videblis, ke unu homo verŝajne neintence trifoje voĉdonis kaj ni devis forstreki du voĉdonadojn de li. Post la oficiala fino de la Zoom-kunveno estis ankoraŭ bona babilado kaj ni eĉ povis ĝui denove etan noktan koncerteton de Oĉjo kun lia gitaro. Kaj ankaŭ Gregor in invitis nin kunkanti kun li kunan kanton. Tiumaniere eĉ funkciis per Zoom. Bela fino de bela vespero! Elkoran dankon!
Ĉeestis la Zoom-kunvenon 33 homoj el 19 diversaj landoj (Italujo, Hungarujo, Bulgarujo, Francujo, Danujo, Ukrainujo, Belgujo, Nederlando, Slovakujo, Brazilo, Litovujo, Usono, DR Kongo, Kroatujo, Britujo, Egiptujo, Aŭstrujo, Rusujo kaj Germanujo). Koran dankon, ke vi ĉiuj ĉeestis. Voĉdonis en la fino 19 homoj (+5 voĉdonis rete jam antaŭe, 9 ne voĉdonis). Jam antaŭe dum 12 tagoj eblis aŭskulti la kantojn rete kaj ankaŭ jam eblis voĉdoni. Entute 39 homoj voĉdonis jam antaŭe. Krom la landoj de tiuj, kiuj ĉeestis la Zoom-kunvenon, la retaj voĉdonantoj venis ankaŭ el Hispanujo, Svedujo, Svislando, Pollando, Hongkongo, Meksiko kaj Armenujo.
Do: Entute partoprenis 67 homoj el 26 diversaj landoj. 33 ĉeestis la Zoom-kunvenon, 19 voĉdonis dum la kunveno, 9 ne voĉdonis, 5 ĉeestintoj voĉdonis jam antaŭe rete; 34 aliaj, kiuj ne povis partopreni la Zoom-kunvenon, voĉdonis ankaŭ jam antaŭe rete. Voĉdonis en la fino 58 homoj. Koran dankon, ke vi ĉiuj partoprenis. Gratulon kaj apartan dankon al la proponintoj de la kantoj, al la kantistoj, muzikistoj, verkistoj, tradukistoj de la tekstoj, filmistoj kaj muntistoj de la jutubaj filmoj, ktp.!
D) Landoj 52-a Kantoparado a.PNG11,5 kB D) Landoj 52-a Kantoparado b.PNG16,4 kB
Venkintoj post la voĉdonado (58 voĉdonantoj) kaj venontan fojon denove ĉeestos:
🥉 Bronza medalo, 3-a rango kun 59 poentoj: En la profund' - Börje Lund 🥈 Arĝentaj medalo, 2-a rango kun 71 poentoj: Tiel la mondo iras – Juliano Hernández Angulo 🥇 Ora medalo, 1-a rango kun 98 poentoj kaj la Kanto de la monato Aprilo estas:
Ĉu vi kontentas? – La Perdita Generacio
B) Poentoj 52-a Kantoparado.PNG40,6 kB C) Procentoj 52-a Kantoparado.PNG54,1 kB
Tiom da homoj voĉdonis entute (donis 1,2,3 aŭ 4 poentojn) por la kantoj: 40 por: Ĉu vi kontentas? - La Perdita Generacio 35 por: Tiel la mondo iras – Juliano Hernández Angulo 32 por: En la profund' - Börje Lund 27 por: Liberec' - Anjo Amika 25 por: Ioma paco - Gregor Markic 18 por: Diferencoj - Mikel Klav 14 por: Povas plori mi ne plu - David Gaines (komponisto) + koruso
Por spekti la kantojn de la aliaj pasintaj Kantoparadoj vi povas uzi la serĉkampon de Eventa Servo:
Entajpu "Kantoparado" en la serĉkampon
Alklaku la ŝaltilon "Pasintaj"
Alklaku la lupeon
Nun vi povas vidi ĉiujn Kantoparadojn kaj povas elekti tiun, kiun vi ŝatas rigardi
Malferminte la paĝon vi trovas ĉiujn ligilojn al la kantoj, la kantotekstojn kaj ankaŭ la rezulton de la voĉdonado
Ĉiu mem rajtas proponi kanton, kiun li aŭ ŝi ŝatas. Sendu vian proponon sufiĉe frue al hameln@esperanto.de . Ni poste provas prezenti ĝin plej baldaŭ, eble vi iomete devas atendi ĝis iu alia de la sekvaj monatoj.
Por havi pli varian programon, ĉiu proponinto kaj ankaŭ ĉiu muzikisto plejeble rajtas partopreni nur per unu kanto samtempe.
Se vi ŝatas ricevi regulajn anoncojn antaŭ niaj kunvenoj per retpoŝto, bonvolu skribi al hameln@esperanto.de kaj ni enmetos vian retpoŝtadreson en la dissendoliston.