🐀RB_Hameln: 🎅Antaŭkristnaska Zamenhoffesto🎄de la Ratkaptista Bando🎁
18:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Kuna manĝado en la restoracio "Pfannekuchen" kun "rubaĵdonaca koboldumado" kaj la "Esperanto-vorto de la jaro"

Loka

Kluba kunveno de la loka grupo "La Ratkaptista Bando". Ni kore bonvenigas gastojn, interesitojn kaj speciale Duolingo-lernantojn!

Weihnachtsfeier.jpg 1,79 MB
01.12.2023:     18.00 horo Pfannekuchen:
Antaŭkristnaska Zamenhoffesto de la Esperanto-grupo Hameleno
Ĉiuj membroj, kurspartoprenantoj, interesitoj kaj amikoj estas kore invitataj al la antaŭkristnaska festo de la Esperanto-grupo Hameleno. Bonvolu kunporti por la "rubaĵdonaca koboldumado" malgrandan donaceton, kiu estos metita en la grandan sakon kaj poste ĵetkube redonita. Ni ankaŭ elektos la "Esperanto-vorton de la jaro". Ni ĝojas pri bela vespero.

Grave: Bonvolu nepre aliĝi (pro certigo de sufiĉe da sidlokoj) per anonco de via partoprenado ĝis la 24-a de novembro per enmeto de via nomo en la nuudel-liston:  https://nuudel.digitalcourage.de/9mIa2CTiAbKn3tP3 . Dankon!

Atentu: Aldono de la 16-a de novembro:
Venis jam 19 aliĝoj! Bonege! Mi jam devis iri al la restoracio por pligrandigi la nombron de rezervitaj sidlokoj! Sed 20 sidlokoj estas la maksimuma kvanto, ĉar jam ĉiuj sidlokoj en la restoracio nun estas rezervitaj! Restas do nur 1 libera sidloko.
Kaj oni petis min nepre antaŭmendi la manĝaĵojn!
Jen la menukarto: https://pfannekuchen-hameln.de/speisen/
Rigardu la menuon kaj sendu la numeron kaj la nomon de via dezirata patkuko (aŭ alia manĝaĵo) al mi ĝis la 24-a de novembro (hameln@esperanto.de).

Voĉdonado:
Por vidi la vortojn de la tago kaj voĉdoni por la "Esperanto-vorto de la jaro" elŝutu la pdf-dosieron sube aŭ sube rigardu la tekston. Nepre resendu viajn proponojn ĝis la 29-a de novembro al hameln@esperanto.de .
 
Foto:  Heinz-Wilhelm Sprick, Esperanto-Gruppe Hameln) 

 
Voĉdonado por la "Esperanto-vorto de la jaro" de la Ratkaptista Bando 2023 – kun la ŝanco gajni libron! 
 
Dum la pasinta jaro dum niaj klubaj vesperoj, kaj eĉ kun multaj gastoj dum niaj virtualaj kunvenoj, ni aŭdis multajn interesajn Esperanto-vortojn kaj eble ankaŭ lernis ilin. 
Nun el tiuj vortoj ni elektos la „Esperanto-vorton de la jaro“. Ni kore invitas ankaŭ niajn kursanojn, partoprenantojn de la Rata Rendevuo kaj gastojn, kiuj partoprenis niajn kunvenojn, ĉu surlokajn aŭ virtualajn! 
 
Ludreguloj: 
Ĉiu elektas el la sube trovanta listo dek Esperanto-vortojn, kiuj plej plaĉas al li/ŝi, kiuj havas la plej grandan gravecon por li/ŝi aŭ kiuj plej valoras por li/ŝi, estiĝi la vorto de la jaro. 
La unuan rangon okupas la vorto, kiu plej plaĉas al vi kaj ĝi ricevas 12 poentojn. 
La vorto sur la dua rango ricevas 10 poentojn, kaj la vorto sur la tria rango 8 poentojn, poste 7 poentojn ĝis la vorto sur la deka rango, kiu ricevas 1 poenton. 
Limdato por sendi viajn proponojn estas la 29-a de novembro, 18-a horo UTC+1 Ĝis tiam sendu al mi viajn proponojn per retpoŝto, Telegram, Signal, WhatsApp aŭ simile. 

ATENTU: La limdato estas plilongigita ĝis la 30-a de novembro, 18-a horo UTC+1 !!!

Ĉiujn poentojn de viaj proponoj mi adicias kaj la vorto kun la plej multaj poentoj gajnos.
 La rezulto estos publikigata dum la antaŭkristnaska festo, la 2-an de decembro https://eventaservo.org/e/RB-01dec23-Antaukristnaska_festo  , kaj poste videbla sur la paĝo de Eventa Servo kaj dissendata per retpoŝto. 
Unu el ĉiuj, kiuj partoprenis kaj sendis proponojn povas gajni libron en lotumado. 
Ĉi-foje la libro estas en la germana, kaj temas pri Esperanto kaj ankaŭ aliaj planlingvoj. La aŭtoro jam gajnis kelkajn premiojn por siaj verkoj. 
 
Kaj jen la listo kun la 133 vortoj, por kiuj vi rajtas voĉdoni (kaj la germana signifo apude): 

Jen la Esperanto-vortoj de la tago de la jaro 2023: 
( (2), (3), (4) = pli ol unu homo proponis tiun vorton ) 
 | Numero | Esperanto-vorto de la tago 2023 | Germana traduko
| 1 | … kunvenis ne francoj kun angloj, ne rusoj kun poloj, sed homoj kun homoj. (Zamenhof) | … es kamen nicht Franzosen mit Engländern, nicht Russen mit Polen, sondern Menschen mit Menschen zusammen. (Zamenhof)
| 2 | 49-eŭro-bileto | 49-Euro-Fahrkarte
| 3 | A: Ne forgesu la akuzativo! B: Mi ne havas problemoj kun la akuzativon. | A: Vergiss nicht der Akkusativ! B: Ich habe kein Probleme mit den Akkusativ.
| 4 | adamantino | Zahnschmelz, Emaille
| 5 | aerkontrolbarako | Luftaufsichtsbaracke
| 6 | Alchajmero | Alzheimer
| 7 | anaso | Ente
| 8 | animtrankvileco | Seelenruhe
| 9 | anticipa ĝojo | Vorfreude
| 10 | araneo | Spinne
| 11 | aŭskulti | zuhören
| 12 | avelarbedo | Haselnussstrauch
| 13 | balonhundo | Luftballonhund
| 14 | banano | Banane
| 15 | bicikli | Fahrrad fahren
| 16 | bicikloportilo por aŭtoj | Fahrradträger für Autos
| 17 | biero | Bier
| 18 | bonŝanco | Glück
| 19 | cikonio | Storch
| 20 | Citaĵo: "Ne kredu ĉion, kio staras en la Interreto" L.L.Zamenhof | Zitat: "Glaube nicht alles, was im Internet steht" L.L.Zamenhof
| 21 | deĵoro | Dienst, Dienstzeit
| 22 | dezerto estas sabla deserto, kiu grincigas la dentojn | eine Wüste ist ein sandiger Nachtisch, der die Zähne zum Knirschen bringt
| 23 | dikfingro | Daumen
| 24 | dratnudigilo | Abisolierzange
| 25 | dudek sep | siebenundzwanzig
| 26 | ekovilaĝo | Ökodorf
| 27 | ekster-LAN-danoj | eksterlandanoj: Ausländer - ekster-LAN-danoj: Dänen ohne LAN-Verbindung (ohne Verbindung zum Netzwerk vor Ort)
| 28 | enterigo | Beerdigung, Begräbnis
| 29 | Esperantisto | Esperantist
| 30 | faciligisto | Mensch, der einfachere Wege aufzeigt, Vermittler, Moderator, Mediator
| 31 | feka fako | eine beschissene Abteilung
| 32 | ferioj | Ferien, Urlaub
| 33 | fiera | stolz
| 34 | filtrumo | Oberlippenrinne
| 35 | flago | Flagge
| 36 | forgesemo | Vergesslichkeit
| 37 | fortunelo | Kumquat (Frucht)
| 38 | gardanĝelo | Schutzengel
| 39 | gastigado | Beherbergung
| 40 | genepoj | Enkel und Enkelinnen
| 41 | geto | Ghetto
| 42 | glaciaĵo | Speiseeis
| 43 | grupĉikanado | mobben, schikanieren durch eine Gruppe
| 44 | impostdeklaro | Steuererklärung
| 45 | insekto | Insekt
| 46 | intereso | Interesse
| 47 | Israelo | Israel
| 48 | kabaso | Cabasa (Flaschenkürbis), Perkussionsinstrument aus Südamerika
| 49 | kantoturdo | Singdrossel
| 50 | karamelo / kara melo | Karamelbonbon / lieber Dachs
| 51 | katedralo | Kathedrale, Dom
| 52 | kato | Katze
| 53 | kiropraktikisto | Chiropraktiker
| 54 | Kiu devus fari ILEI aŭ UEA aŭ iu ajn? | Was müssten ILEI oder UEA oder wer auch immer machen?
| 55 | klasregistro | Klassenbuch
| 56 | koldoloro | Halsschmerzen
| 57 | kongreso (2) | Kongress
| 58 | konversacioj | Konversationen
| 59 | koramiko | Freund (fester Freund, Herzensfreund)
| 60 | koro | Herz
| 61 | Kristnasko ne estu kriznasko (laŭ R. Schwartz) | Weihnachten sollte keine Krise hervorrufen
| 62 | kvarlanda angulo | Vierländereck
| 63 | la neĝo arĝentas | der Schnee glänzt silbern
| 64 | lago | See
| 65 | lasita majarbo | zurückgelassener Maibaum
| 66 | lerni | lernen
| 67 | libelo | Libelle
| 68 | libro | Buch
| 69 | lingvoj | Sprachen
| 70 | luno | Mond
| 71 | makulo | Fleck, Makel, Klecks
| 72 | malbongusta | schlecht schmeckend
| 73 | malfermita | offen
| 74 | malsanulejo | Krankenhaus
| 75 | malvarmumo | Erkältung
| 76 | maro | Meer
| 77 | marŝi | wandern, marschieren
| 78 | marŝi | marschieren, wandern
| 79 | marto | März
| 80 | mi venas  | ich komme
| 81 | naĝi | schwimmen
| 82 | naĝringego | großer Schwimmreifen
| 83 | najbaro | Nachbar
| 84 | oranĝarba floro | Orangenbaumblüte
| 85 | participoj | Partizipien
| 86 | patrino | Mutter
| 87 | paŭti  | eine Schnute ziehen, einen Schmollmund machen
| 88 | pigo | Elster
| 89 | pirozo | Sodbrennen
| 90 | plenorgenado | bei der Orgel alle Register ziehen
| 91 | pli bone erare paroli ol perfekte silenti | besser fehlerhaft zu sprechen als perfekt zu schweigen
| 92 | plumo | Feder
| 93 | porcelano | Porzellan
| 94 | prokrasti | verzögern, aufschieben
| 95 | promenologio | "Wissenschaft" vom Spazierengehen
| 96 | provsemajno | Probewoche
| 97 | rabarbo | Rhabarber
| 98 | recikligo | Recycling
| 99 | renkontiĝo | Treffen
| 100 | resaniĝo (2) | Genesung
| 101 | restoracio | Restaurant
| 102 | retrospekti | zurückblicken (auf die Vergangenheit)
| 103 | revidi unu la alian | sich wiedersehen
| 104 | rivera pramo | Flussfähre
| 105 | rolludo | Rollenspiel
| 106 | rompita dento | zerbrochener Zahn
| 107 | ronronado | Schnurren
| 108 | ŝafbleki | blöken wie ein Schaf
| 109 | salubrigo | Sanitärtechnik
| 110 | sambuko-suko | Holunderbeersaft
| 111 | samideano | Gleichgesinnter
| 112 | sanasekuro | Krankenversicherung
| 113 | sano | Gesundheit
| 114 | somerfino | Sommerende
| 115 | sparketo | Fünkchen
| 116 | stakoŝranko | Stapelschrank
| 117 | stirpermesilo | Führerschein, Fahrausweis
| 118 | strobilo (2) | Zapfen (Tannen-, Kiefern-, …)
| 119 | subĉiela muzeo | Freiluftmuseum
| 120 | sunleviĝo | Sonnenaufgang
| 121 | suturi | nähen (Med.), eine Wunde schließen mit einem speziellen Faden und Nadel
| 122 | tabasami | lächeln (nach Swahili: "tabasamu")
| 123 | temperaturo | Temperatur
| 124 | terpoma vizaĝo | Kartoffelgesicht
| 125 | tuso | Husten
| 126 | Ulla | Ulla
| 127 | ungilarujeto | Nagel-Set-Täschchen
| 128 | urĝkazsurteriĝi | notlanden
| 129 | varmakvujo | Wärmflasche
| 130 | vero | Wahrheit
| 131 | versalo | Versal (Fachausdruck für Großbuchstaben)
| 132 | virusoj | Viren
| 133 | vivprotokoloj | Lebensprotokolle (Titel eines Buches)

Por partopreni plenigu tiun liston kaj sendu ĝin al mi (hameln@esperanto.de) ĝis la 29-a de novembro:
 
Mia nomo: .............................................................................. 
 
1-a rango (12 poentoj): ...................................................... 
2-a rango (10 poentoj): ...................................................... 
3-a rango (8 poentoj): ...................................................... 
4-a rango (7 poentoj): ...................................................... 
5-a rango (6 poentoj): ...................................................... 
6-a rango (5 poentoj): ...................................................... 
7-a rango (4 poentoj): ...................................................... 
8-a rango (3 poentoj): ...................................................... 
9-a rango (2 poentoj): ...................................................... 
10-a rango (1 poento): ...................................................... 
 
Multan plezuron!       ... kaj sukcesan lernadon 😉                   
Belan antaŭkristnaskan tempon deziras al vi Heinz kaj la Ratkaptista Bando! 


Kaj jen la gajnintoj post la voĉdonado al la Esperanto-vorto de la jaro 2023!

- inter la 132 proponitaj vortoj dum la jaro 2023 jenaj vortoj atingis la unuajn dek kvin rangojn:
(en krampoj la nombroj de homoj, kiuj donis poentojn al la vortoj, kaj la nomoj de la proponintoj de la vorto)

14-an rangon kun 39 poentoj: stirpermesilo (5) - Führerschein, Fahrausweis   (Klaŭdja)
same kun 39 poentoj: koramiko (5) - Freund (fester Freund, Herzensfreund)   (Christine)
13-an rangon kun 41 poentoj: samideano (7) - Gleichgesinnter   (Ivan)
11-an rangon kun 42 poentoj: sano (4) - Gesundheit   (Klaŭdja)
same kun 42 poentoj: bicikli (5) - Fahrrad fahren   (Julia)
9-an rangon kun 43 poentoj: urĝkazsurteriĝi (9) - notlanden   (Heinz)
same kun 43 poentoj: ŝafbleki (5) - blöken wie ein Schaf   (Sven)
8-an rangon kun 48 poentoj: anticipa ĝojo (8) - Vorfreude   (Jasmina)
7-an rangon kun 50 poentoj: animtrankvileco (7) - Seelenruhe   (Sven)
6-an rangon kun 55 poentoj: gardanĝelo (8) - Schutzengel   (Jasmina)
5-an rangon kun 57 poentoj: pli bone erare paroli ol perfekte silenti (10) - besser fehlerhaft zu sprechen als perfekt zu schweigen   (Heinz)
4-an rangon kun 62 poentoj: karamelo / kara melo (9) - Karamellbonbon / lieber Dachs
3-an rangon kun 75 poentoj: tabasami (10) - lächeln (nach Swahili: "tabasamu")   (Tomio)
2-an rangon kun 91 poentoj: ... kunvenis ne francoj kun angloj, ne rusoj kun poloj, sed homoj kun homoj (Zamenhof) (9) - ... es kamen nicht Franzosen mit Engländern, nicht Russen mit Polen, sondern Menschen mit Menschen zusammen (Zamenhof)   (Heinz)

kaj kun nur 3 pliaj poentoj la plej multaj homoj elektis la novan vorton de la jaro 2023:

1-an rangon kun 94 poentoj: dratnudigilo (10) - Abisolierzange   (Wolfgang)

Gratulon!!!


Multan dankon al ĉiuj, kiuj partoprenis, sed ĉefe ankaŭ al Wolfgang por la propono de tiu ĉi nova vorto de la jaro!
Jen ĉi-tie la kompleta listo kiel Excel-tabelo por elŝuti:   Rezulto de la voĉdonado al la Esperanto-vorto de la jaro 2023   

Inter ĉiuj 36 partoprenantoj, kiuj sendis siajn proponojn, estis lotumita de la lotofeino Waltraut kiel premio la libro en la germana pri Esperanto kaj aliaj planlingvoj de aŭstra verkisto, kiu gajnis jam diversajn premiojn por siaj verkoj: pri la libro de Clemens J. Setz, "Die Bienen und das Unsichtbare" nun povas ĝoji: Annick Puygrenier. Koran gratulon! 
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉