EBG-Bruselo : Sezonfina vespermanĝo en St-Kilda
18:30 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
Ĉi tie vi trovos ĉiujn detalojn pri tiu gastronomia sezonfina vespermanĝo.

Loka

Karaj geamikoj,

Ĉi jare por nia sezonfina vespermanĝo ni proponas unikan eksperimenton en porokaza restoracio kies komentoj de la gastoj kiuj jam provis ĝin estas unuanime kaj entuziame laŭdaj.

Tiu vespermanĝo okazos merkredon la 26an de Junio 2019 en la

St-Kilda Bxl, Av. Coghen 44, en 1180 Uccle.

Bonvenon al ĉiuj !

St-Kilda temas antaŭ ĉio pri deinfanaĝaj amikoj kiuj decidis travivi novan aventuron. Post la studjaroj, ili foriris riĉigi siajn kuirartajn spertojn iom ĉien en la mondo por poste retrovi unu la alian kaj ekstarigi sian novan projekton.

Ĉe Antoine, Max kaj Milan ni iras por pasigi agrablan tempon, bone manĝi, bone trinki kaj neniam oni ĝin bedaŭras.

Ili proponas laŭsezonan bongustan kuirarton kaj nearogantan.

Ĉe St-Kilda, oni ellaboras menuon de la tago. La terkulturisto liveras siajn frukt- kaj legom-korbojn (ĉio estas ekologia!) kaj ekkomponas la teamo sian tagan menuon. Ĉiuj pladoj estas pensitaj kaj kreitaj por oferti al vi frandeman kaj surprizan eksperimenton.

Post aperitivo, kiel kutime,  ofertita de EBG, jen la tipo de menuo kiun ni ricevos :

    • 2-3 individuaj apetitvekaĵetoj
    • 2-3 individuaj entreoj
    • Individua ĉefplado el viando, fiŝo aŭ vegetara/vegana *
        ◦ kun farandolo da variaj akompanaĵoj surtablaj kaj kundividotaj
    • Deserto

* Aliĝante, bonvolu precizigi, ĉu vi estas vegetarano/vegano,  ĉu vi havas preferon inter viando kaj fiŝo por la ĉefplado kaj fine ĉu vi havas alergiojn aŭ nutraĵajn netoleremojn.

Jen unika gastronomia eksperimento kaj spite ke ĝi estas iom pli multekosta ol kutime, 40€ por la tuta menuo (sen trinkaĵoj), mi opinias ĝin tute ne multekosta por tia oferto.
Vizitu la retejon 
St-Kilda Bxl

aŭ la Facebook-paĝon

Tramo 51 kaj buso 37 je ± 220m, haltejo "Coghen"
Tramoj 3, 4, 7 & 92 je ± 650m, haltejo "Vanderkindere"

Vidu mapeton ĉi tie 

Aliĝi estas deviga kun antaŭpago de po 15€ kiujn oni pagu al Nikolao aŭ sur la konton de la klubo :  BE87 5230 8055 0794, BIC : TRIOBEBB de Esperantista Brusela Grupo kun komunikaĵo : « St-Kilda – nombro de homoj ».

Plenigu la aliĝilon ĉi tie

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.esperantobruselo.org/
nikolao(ĉe)esperantobruselo.org
St-Kilda, 44 Avenue Coghen, 1180 Uccle

Interesiĝintoj

Administranto