🖥 Unesko kaj Esperanto: 70 jaroj da kunlaboro por lingvaj homaj rajtoj
09:00 - 13:00
Ameriko/Montevideo
Elekti horzonon
Internacia hibrida kunveno en la urugvaja parlamento en Montevideo, kie antaŭ 70 jaroj aprobiĝis la unua Unesko-Rezolucio pri kaj por Esperanto

InternaciaAlia

image.png 535 kB


La 70-a datreveno de la Rezolucio de Unesko pri Esperanto (Montevideo, 10 decembro 1954) | Hibrida kunveno en la urugvaja parlamento en Montevideo por omaĝi la 70-jaran jubileon de la unua Rezolucio de Unesko por Esperanto.

Organizantoj de la evento: Urugvaja Esperanto-Societo, UEA, TEJO kaj ILEI.

La 10-an de decembro 2024 la Esperanto-komunumo festos la 70-an datrevenon de la Rezolucio de Montevideo, grava mejloŝtono, kiu markis la unuan oficialan agnoskon de Esperanto fare de Unesko kaj la komencon de la oficialaj rilatoj de UEA kun tiu organizaĵo. Akceptita en 1954 dum la ĝenerala konferenco de Unesko en Montevideo, Urugvajo, ĉi tiu Rezolucio rekomendis al la ĝenerala direktoro de Unesko sekvi la evoluon de la uzo de Esperanto, agnoskante, ke la atingoj de la Esperanto-movado kongruas kun la celoj kaj idealoj de Unesko.

Ĉi tiu sukceso estis rezulto de la persista klopodado de UEA kaj aliaj esperantistaj organizaĵoj, kiuj kvar jarojn pli frue prezentis al Unuiĝintaj Nacioj (UN) petskribon subskribitan de preskaŭ 900 000 personoj kaj reprezentantoj de ĉirkaŭ 500 organizaĵoj, postulante, ke UN esploru la lingvan problemon tutmonde kaj la eblan rolon de Esperanto en ĝia justa solvo. La petskribo estis transdonita al Unesko por konsidero - kaj la rezulto estis malpli radikala, sed historia Rezolucio, kiu donis oficialan kaj konsultan statuson al la Esperanto-movado en Unesko.

Por festi ĉi tiun datrevenon, kaj sub la aŭspicioj de UEA, TEJO, ILEI kaj la Urugvaja Esperanto-Societo, stariĝis komisiono konsistanta el lokaj esperantistoj kaj reprezentantoj de diversaj institucioj de Ameriko. Ĉi tiu komisiono nuntempe laboras por organizi internacian konferencon, kiu okazos la 10-an de decembro 2024, ekde la 9:00 loka tempo (12:00 UTK), en la Leĝodona Palaco (Parlamentejo) de Montevideo, la sama loko, kie oni akceptis la Rezolucion en 1954.
La celebrado inkluzivos prelegojn kaj prezentojn ĉeestajn kaj retajn, ekspoziciojn de dokumentaj filmoj kaj artajn prezentaĵojn. La evento estos malferma al la publiko, kiu povos ĝin ĉeesti persone aŭ partopreni rete.

Baldaŭ aperos la programo de la evento ĉi tie kaj kiel sekvi ankaŭ rete!
Dosieroj