🖥 UNESKO-Kuriero: Reta senpaga paroliga kurso
16:00 - 17:00
UTC
Elekti horzonon
Kursanoj pristudos artikolojn el Unesko-Kuriero kaj parolos pri ĝi dum la kurso

Kurso

Unesko-Kuriero – La Kurso

Reta senpaga paroliga kurso kadre de la Projekto Tibor Sekelj kun Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI).

Dum la kurso ni prezentos kaj priparolos plurajn, interesajn artikolojn de UNESKO-Kuriero, 2021 - 1.  Oceano:  Estas tempo turni la tajdon (Vidu sube).

La celo de ĉi tiu kurso estas paroli pri la enhavo de Unesko-Kuriero.  Via nivelo  de Esperanto povas esti la ekvivalento de B1, B2, C1, C2.

Se vi volas prezenti dum 5-7 minutoj unu artikolon de UNESKO-Kuriero, en Decembro, ni priparolos la numeron 2021-1 de UNESKO-Kuriero, kies temo estas Oceano: Estas tempo turni la tajdon.  Vi povas elekti artikolon nun.  Bonvolu sendi mesaĝon kun la nomo de la artikolo kiun vi volas priparoli al Dennis Keefe ĉe esperanto.kurso.valencio@gmail.com.

*  Vi povas elŝuti la numeron de UNESKO-Kuriero surklakante ĉi tie: Revuo UNESKO-Kuriero, 2021, Numero 1,  Foto de la kovrilo troviĝas sube.

Se vi volas nur ĉeesti niajn lecionojn vi estas bonvena.  Vi povas, post la individuaj prezentoj, starigi demandojn al la preleganto, fari komentojn rilate la temon de la prelego.

Ni kunvenos ĉiumonate en la kadro de ILEI kaj ĝia projekto Tibor Sekelj, EToSo.  Nun sekvas la listo de Esperantistoj kiuj parolos pri siaj elektitaj artikoloj la 21an de decembro, 2025.  Dum la decembra kunveno estos anoncita la numero de UNESKO-Kuriero por la sesio de januaro.

La parolantoj kaj iliaj elektitaj artikoloj en decembro:

1)  Dennis Keefe (Hispanio): 20 000 miloj da sonoj sub la maro (2000-1, paĝoj 12-13) Tradukita de Rafael Lima (Brazilo)

2)  Aranka Laszlo (Serbio): Latinameriko deklaras militon al plasto (paĝoj 16-17). El la angla esperantigis Manuela Burghelea (Brazilo)

3)  Ahmad Mamdoohi (Irano) Kiu profitas el etnaj etikedoj? (paĝoj 34-37) de Marta Turok (tradukita de Toño del Barrio (Hispanio)

4)  Ĉu vi?

Jen la Zoom-ligilo por la sesioj:

https://us02web.zoom.us/j/
Kunsid-identigilo: 849 1103 8825
Pasvorto: la nomo de nia komuna lingvo per minuskloj 

Amike kaj invite, 

Dennis Keefe
Kursgvidanto

Kuriero-2021-1.jpg 166 kB


Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

Ilei.info
esperanto.kurso.valencio(ĉe)gmail.com

Interesiĝintoj

Administranto