Ĉu vi sciis ke Fatix Ämirxan (tatara verkisto fama en Tatarujo) estis esperantisto kaj eĉ verkis Esperanto-lernolibron por tatarlingvanoj?💡
Aŭ ke iam en la 90aj tatara esperantisto Sabira Ståhlberg estis la vicprezidanto de TEJO?😎
Aŭ ke iam Kazano, la ĉefurbo de Tatarujo, havis Esperanto-straton?🤯
Ni invitas ĉiujn kiuj parolas Esperanton aŭ volas lerni pri Esperanto aŭ la historio de la tatara Esperanto-movado aliĝi al la renkontiĝo de la Junularo Esperantista Tatara (JET) ĉi-vendrede la 4an de Oktobro je la 7a posttagmeze laŭ la Kazana tempo!
Ligilo por alilandaj invititaj gastoj:
https://us05web.zoom.us/j/82519119904