La
Esperanto-konkurso por
radioamatoroj estas ĉiujare organizita de
ILERA (
Internacia Ligo de Esperantistaj Radioamatoroj). La unua Esperanto-konkurso okazis en 1977.
Ĉi jare ĝi okazos de la 19-an de novembro al la 20-an de novembro. (19-20/nov/2022)
Ĝi okazas ĉiujare en la etero (radioondoj). E-radioamatoroj ofte uzas la subajn frekvencojn:
- 3,766 MHz
- 7,066 MHz,
- 14,266 MHz,
- 21,266 MHz,
- 28,766 MHz.
De la Wikipedia paĝo: Ĉar la multjara zorganto Hans Welling pli kaj pli aĝas kaj lia energio malpliiĝas, li serĉas pli junan membron, okupi pri la konkurso.
Karlo (WB4TNC) okupiĝos pri la konkurso en 2022 kun helpo de Murray (K4MHM). Kaj eble en venontaj jaroj li konsentos okupiĝi pri la konkurso, se neniu alia konsentos.