🖥 ILEI kaj la Tago de la Esperanta Libro
Okaze de la Zamenhofa festo, elŝutu “La Stranga Butiko” kaj “Antimilitisto” el la retejo de ILEI

Anonco

Por celebri la Zamenhofan feston en decembro 15-a, kiu estas ankaŭ tradicie la Tago de la Esperanta Libro, Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) proponas simbolan tutmondan legadon, donante la elekton inter du malsamaj, sed same gravaj kaj signifoplenaj verkoj.

La unua estas la sprita klasika poemaro La Stranga Butiko, verkita originale en Esperanto de Raymond Schwartz kaj eldonita en Parizo “dum Decembro de l’ krizjaro 1931.” Ĝi certe amuze ridetigos nin dum tiu ĉi malfacila tempo kaj esperigos nin pri pli bela estonteco.

La dua estas la novelo Antimilitisto (1934), verkita originale en la ĉina de Lusin (Lu Xun), unu el la majstroj de moderna ĉina literaturo kaj fervora esperantisto. Li interalie tradukis al la ĉina la verkojn de la blinda poeto Eroŝenko. Tiu ĉi novelo, inspirita de la homama kaj pacema penso de la ĉina filozofo Mozio, certe multe pensigos nin. La verkojn kaj ties enkondukojn (el vikipedio por Schwartz kaj el ĉina samideano por Lusin) vi povos libere elŝuti el la retejo de ILEI (www.ilei.info).

La verkojn kaj ties enkondukojn (el vikipedio por Schwartz kaj el ĉina samideano por Lusin) vi povas elŝuti el nia retejo klakante al la ligo.

Vi estas tre bonvenaj legi ambaŭ verkojn aŭ ankaŭ nur parton de unu el ili, laŭ via intereso kaj deziro. Sed bonvole estu spirite kun ni, dum tiu ĉi bela tago de komuna legado.

Komuniko de ILEI pri la tago de la Esperanta Libro (je pdf-formato)

Esperanto-Libro-Tago2.jpg 136 kB











🎥 Faru filmeton (1-2 min.) por montri agadon en rilato kun la libro-tago ĉe via Esperanto-klubo kaj sendu ĝin al ilei.kongresoj@gmail.com. Ni aperigu ĝin sur nia kanalo  
Dosieroj
Registritaj prezentoj

ILEI: Tago de la Esperanta Libro 2022

Bonvolu esti kun ni spirite dum la Internacia Tago de la Esperanta Libro 2022. Se vi povas, bonvolu sendi al ni videeton de via grupo leganta partojn de "La Stranga Butiko" kaj/aŭ "Antimilitisto" al la adreso: ilei.kongresoj@gmail.com Origina kunligo: https://youtu.be/W6aInSmbvgY

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.ilei.info

Interesiĝintoj

Administranto