47-a Internacia Junulara Festivalo (IJF)
La ĉefa renkontiĝo de junaj esperantistoj en Italio

InternaciaLoka

IJF 2024 en Serrada di Folgaria!

La IEJ ĝoje invitas vin partopreni al la 47-a Internacia Junulara Festivalo en Serrada di Folgaria (TN) de la 27-a de Marto ĝis la 2-a de Aprilo!

Oni povas aliĝi ĉe https://shorturl.at/hiwH3
dum ĉiuj informoj troveblas ĉe https://iej.esperanto.it/ijf/2024/

La temo de ĉi tiu jaro estas La pontoj trans la montoj.
La celo de la evento ĉi-jare estos celebri kaj promocii sociajn praktikojn kiuj konstruas konektojn, rompas barojn, kaj plenigas distancojn inter homoj kaj popoloj. Pripensante kune la potencon de la ĉiutagaj agoj kaj de la sociaj iniciatoj por favori pacon, kunlaboron kaj empation, ni piedirados sur tiuj nevideblaj pontoj dum la semajno, kiun ni pasigos kune.

Kompreneble, kiel kutime, ne mankos ekskursoj, prelegoj, koncertoj, spektakloj kaj amuzaĵoj!


IMG_3111.jpeg 154 kB