🖥 Babilu kun… KuboF pri Vikipedio (VK 2021, 2a fojo)
08:00 - 08:55
Etc/UTC
Elekti horzonon
Babilu kun… KuboF pri Vikipedio (VK 2021, 2a fojo)

InternaciaAlia

Diskuto kun Michal Matúšov (KuboF Hromoslav) pri Vikipedio kaj ĝenerale pri Vikimedio, kiu okazos enkadre de programo de la 2a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK 2021).

Ĉiuj partoprenantoj de VK povas partopreni kaj starigi demandojn, ekzemple kiu redaktas Vikipedion, kiel Vikipedio certigas kvaliton de siaj tekstoj aŭ kiel Vikipedio kaj ĝiaj frataj projektoj povas helpi al onia Esperanta organizo.

Partopreno estas senpaga por ĉiuj partoprenantoj de VK. Por partopreni VK-n necesas aliĝo, kiu estas pagenda.

KuboF Hromoslav estas aktivulo pri Vikipedio kaj viki-ĉio
Li komencis kiel kutima redaktanto, poste iĝis administranto kaj nuntempe gvidas organizon, kiu subtenas la Esperantan Vikimedian movadon – ELiSo – Esperanto kaj Libera Scio (aŭ VMEO – Vikimedio Esperanto). Vikipedio kaj ĝiaj frataj projektoj jam longtempe helpas al Esperantio kolekti sciojn kaj edukilojn, kiujn ni volas kaj bezonas por nia komunumo kaj ĝenerale vivo. Kaj al kresko de ili povas helpi ĉiu esperantisto – ankaŭ vi! Venu por babili pri kion provizas Vikipedio por vi, via organizo kaj la Esperanta komunumo, kion faras ĝiaj frataj projektoj, kiel vi povas partopreni, kiujn konkursojn ni organizas, kiel via organizo povas iomete modifi sian agadon por samtempe subteni Vikimediajn projektojn kaj kion ajn alian vi volas!
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto.wiki/evento/babilu-kun-...

Interesiĝintoj

Administranto