🖥 Azia monato 2020
Konkurso en Vikimedio pri verkado de artikoloj pri Azio

AliaKonkurso

Azio estas la plej granda kal la plej loĝata kontinento en la mondo. Azia monato celas plenigi tiun truon instigante al verko de artikoloj en Vikipedio kaj Vikivojaĝo (Vikipedia frato fokusiĝanta pri vojaĝ-gvidiloj).

Azia monato 2020 estas artikol-verka konkurso, kiu okazas dum la tuta Novembro de 2020. Vi estas bonvena, ĉu vi estas sperta viki-kontribuanto aŭ novulo, kiu volas provi ion novan.

Venu al

La celo estas helpi al disvolviĝo de Vikipedio kaj Vikivojaĝo, al Esperanto, libera edukado, kaj precipe al Azio. Vikivojaĝo estas ankoraŭ nova projekto, iom en ombro de Vikipedio. Danke al Vikivojaĝo vi povas malkovri novajn lokojn (eĉ ene de via lando aŭ urbo), pli facile vojaĝi al interesaj kaj ekzotikaj landoj kaj urboj, kaj ekzemple malkovri vidindaĵojn de kongres-urbo. Por pli inviti al ĝi, en Vikivojaĝo vi ricevas 2-oble pli multajn poentojn (por Esperantaj premioj).

Ni dankas al la sponsoroj, kiuj kontribuis Esperantajn premiojn:

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉