🖥 Afrika monato 2020
Konkurso en Vikimedio pri Afriko

Konkurso

Wikipedia_Mois_africain_2020_bannière-eo2.png 58,7 kB




Afriko ampleksas ĉ. 6-onon de homaro, sed artikoloj pri ĝi vaste mankas. Afrika monato celas plenigi tiun truon instigante al verko aŭ plilongigo de artikoloj Vikipedio kaj Vikivojaĝo (Vikipedia frato fokusiĝanta pri vojaĝ-gvidiloj).

Afrika monato 2020 estas artikol-verka konkurso, kiu okazas dum la tuta Majo 2020. Vi estas bonvena, ĉu vi estas sperta viki-kontribuanto aŭ novulo, kiu volas provi ion novan.

Venu al

La celo estas helpi al disvolviĝo de Vikipedio kaj Vikivojaĝo, al Esperanto, libera edukado, kaj precipe al Afriko.

Vikivojaĝo estas ankoraŭ nova projekto, iom en obro de Vikipedio. Danke al Vikivojaĝo vi povas malkovri novajn lokojn (eĉ ene de via lando aŭ urbo), pli facile vojaĝi al fremda lando kaj ekzemple malkovri vidindaĵojn de kongres-urbo. Por pli inviti al ĝi, en Vikivojaĝo vi ricevas 2-oble pli multajn poentojn.

Sponsoroj, kiuj kontribuis premiojn:

Informoj

incubator.wikimedia.org/wiki/Wy/e...
kubof.hromoslav(ĉe)gmail.com

Interesiĝantoj

1

Ensalutu por informi vian partoprenon

Indiku ke vi interesiĝas kaj vi ricevos memorigajn retmesaĝojn pri la evento.


Javier Ramos Nistal

Administranto