🖥 Buntaj Vesperoj en Herzberg: Vojaĝceloj laŭ aĝo kaj intereso
19:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Kie vi jam estis, kaj kien vi ŝatus vojaĝi? Diskutado, spertinterŝanĝo

Internacia

Kiujn vojaĝcelojn vi havis/havas, kie vi jam estis, kiujn travivaĵojn vi havis kaj kien vi ŝatus vojaĝi? Kiel ni elektas niajn vojaĝcelojn, kiel ni realigas enlandajn kaj eksterlandajn vojaĝojn? Kiujn rolojn havas la aĝo kaj intereso? Aliĝu al nia diskutrondo! Bonvenon!
En ĉiu mardo inter 19:00-21:15 ni prezentas alian temon kaj diskutadas, interŝanĝas spertojn, opiniojn kun la celo, ke ni akiru pli bonan lingvan kapablon kaj eklernu interesaĵojn el la mondo per la uzo de la internacia lingvo Esperanto. Bv. atenti, ke depende de la temo kaj la diskutemo de la partoprenantoj la kunveno povas finiĝi pli frue.
La virtualaj klubkunvenoj realiĝas en kunlaboro kun la regiona plenkreskula edukinstituto (LEB).
La liston de la temoj, prezentadoj en 2023 ni baldaŭ aperigos sur nia hejmpaĝo.
Nomo: Buntaj Vesperoj en Esperanto-urbo Herzberg
Horzono: Amsterdam, Berlin, Rome, Stockholm, Vienna
Tempo: marde 19:00-22:00
https://us02web.zoom.us/j/88011804771
Kodo: 18872021
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto-urbo.de
esperanto-zentrum(ĉe)web.de

Interesiĝintoj

Administranto