Kiel ni preparu nin por la nova sezono kaj kion ni povas/devas fari en la ĝardeno? Ĉu vi estas sperta ĝardenisto? Ĉu vi konas multajn printempajn florojn, plantojn, ilojn por ĝardenumado? Ni lernu unu de la aliaj. Ni kunvenu por diskutado, spertinterŝanĝo, ankaŭ vi kontribuu al a vespera programo. Ni babilados en amika rondo. Bonvenon! (Ilustraĵo: pentraĵo de Helga Plötner.)
En ĉiu mardo inter 19:00-21:15 ni prezentas alian temon kaj diskutadas, interŝanĝas spertojn, opiniojn kun la celo, ke ni akiru pli bonan lingvan kapablon kaj eklernu interesaĵojn el la mondo per la uzo de la internacia lingvo Esperanto. Bv. atenti, ke depende de la temo kaj la diskutemo de la partoprenantoj la kunveno povas finiĝi pli frue.
La virtualaj klubkunvenoj realiĝas en kunlaboro kun la regiona plenkreskula edukinstituto (LEB). La liston de la temoj, prezentadoj en 2023 ni baldaŭ aperigos sur nia hejmpaĝo.