Kursanoj pristudos artikolojn el Unesko-Kuriero kaj parolos pri ili dum la kurso
Kurso
Unesko-Kuriero – La Kurso
Reta senpaga kurso por legantoj de la Kuriero kadre de la Projekto Tibor Sekelj kun Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI).
Dum la kurso ni prezentos kaj priparolos plurajn, interesajn artikolojn de la UNESKO-Kuriero, 2017 - 3. Kulturo: La nervo de paco (Elŝutu ĉi tie: Revuo UNESKO-Kuriero, 2017 - 3) Foto de la kovrilo kaj enhavo sube.
La celo de ĉi tiu kurso estas paroli pri la ENHAVO de Unesko-Kuriero. Via nivelo de Esperanto povas esti la ekvivalento de B1, B2, C1, C2.
Se vi volas prezenti dum 5-7 minutoj unu artikolon de UNESKO-Kuriero, en aprilo, ni priparolos la numeron 2017-3 de la Kuriero, kies temo estas Kulturo. Vi povas elekti artikolon nun. Bonvolu sendi mesaĝon kun la nomo de la artikolo kiun vi volas priparoli al Dennis Keefe ĉe esperanto.kurso.valencio@gmail.com.
Se vi volas nur ĉeesti niajn lecionojn vi estas bonvena. Vi povas, post la individuaj prezentoj, starigi demandojn al la preleganto, fari komentojn rilate la temon de la prelego.
Ni kunvenos ĉiumonate en la tria dimanĉo, en la kadro de ILEI kaj ĝia projekto Tibor Sekelj, EToSo. Nun sekvas la listo de Esperantistoj kiuj parolos pri siaj elektitaj artikoloj la 19an de aprilo, 2026. Dum la aprilo kunveno estos anoncita la numero de UNESKO-Kuriero por la sesio de majo.
La parolantoj kaj iliaj elektitaj artikoloj la 19an de aprilo, 2026:
1) Artikolo 1: 1) Artikolo 1, Aranka Laslo (Serbio): “Submaraj kabloj por savi la vivon”, paĝoj 62-63. Verkita de Bruce Howe kaj Kate Panayotou. El la hispana esperantigis Maritza Gutierrez (Kubo).
2) Artikolo 2: Dennis Keefe (Hispanio): "Bridi la trofeojn de milito", paĝoj 12-26. Verkita de Samuel Hardy. Tradukita el la franca de Carlo Minnaja (Italio).