EBG-Bruselo : Prelego de Bernard-Reĝis LARUE pri « La unua vojaĝo ĉirkau la mondo, far Magelano kaj liaj kunvojaĝantoj ».
18:30 - 20:00 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
Eo1-Porkomencanta kurso / Eo2-Prelego de Bernard-Reĝis LARUE pri « La unua vojaĝo ĉirkau la mondo, far Magelano kaj liaj kunvojaĝantoj ».

LokaKurso

Bernard-Regis Larue prelegas pri 

« La unua vojaĝo ĉirkau la mondo, far Magelano kaj liaj kunvojaĝantoj ».


trajekto_Battista-Agnese_1544.jpg 165 kB
Bernard-Régis rakontos la unuan vojaĝon ĉirkau la mondo, granda aventuro, epopeo eĉ, kun multaj malfacilaĵoj kaj multaj eventoj.
Magelano mem ne ĉirkauiris la mondon. Ni kune vidos kiu jes tion faris, kial, kiel
kaj kiujn mondopartojn ili survoje malkovris
(Tio estos pli malpli ripeto de la dua duono de la prelego donita en Loveno en aprilo, ĉi foje kun elmontro de mirinda atlaso kaj kelkaj aliaj mapoj)
-------------------------------------------------

La kunvenoj/kursoj okazas ĉiumarde ekde la 14a de Septembro 2021 (laŭ la lerneja kalendaro) 


je la 18a30 en la Kultura Centro De Pianofabriek, rue du Fort 35 Fortstraat, 1060 Bruselo 
ĉe la 2a etaĝo. 
  • Eo1 : ĉiusemajna porkomencanta kurso kun Fransŭaz en salono Casablanca 1
  • Eo2 : alterne paroliga vespero kun Nikolao / prelegoj en salono Casablanca 2

NB : Ne ĉiam eblas sekvi la ĝustan alternon inter la paroligaj vesperoj kaj la prelegoj.
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.esperantobruselo.org/
nikolao(ĉe)esperantobruselo.org
Rue du Fort 35

Interesiĝintoj

Administranto