La someraj paroligaj vesperoj okazos normale ĉiun mardon sur la Antaŭpreĝeja Placo de Sankta-Giliso
Kunveno/Evento
Karaj amikoj,
Pro la fermo de De Pianofabriek je la 18a horo dum la someraj monatoj, ni kunvenos ĉiun mardon, en Café La Maison du Peuple aŭ sur ties teraso laŭ, la Kafejo troviĝas tute apude sur la Antaŭpreĝeja Placo (preciza adreso pli malsupre).
Tamen povas okazi ke ni modifu iujn semajnojn la kunvenlokon por viziti alian lokon, do, bonvolu kontroli ĉiun mardon antaŭ ol veni ke la kunvenloko de la tago ne estis modifiita. Antaŭdankon
Café La Maison du Peuple, Parvis de Saint-Gilles 39 Sint-Gillis Voorplein, 1060 Saint-Gilles/Sint-Gillis