Homoj proponis kantojn - vi povas aŭskulti ilin spektante la filmetojn kaj voĉdoni por viaj plej ŝatataj
Kunveno/Evento
Kluba kunveno de la loka grupo "La Ratkaptista Bando". Ni kore bonvenigas ĉiujn Esperantistojn el ĉiuj mondopartoj!
Foto kompila dokumento ESC-Kantoparadego'26.jpg180 kB Detala programo: 13.05.2026: 20.00 horo virtuala kunveno per Zoom: 🥂🥳🎶👨🎤🎹ESC(Esperanto SonCelebrado):Kantoparadego'26 - voĉdonu por la kanto de la jaro 2026! (de junio 2025 ĝis aprilo 2026)🎺🎸🎷🥇🏆
Homoj proponis Esperanto-kantojn kaj vi havas la eblecon aŭskulti ilin kaj poste voĉdoni por viaj plej ŝatataj kantoj. Vi havas du eblecojn:
Jam ekde la 29-a de aprilo vi trovos la ligilojn al la kantoj kaj la ligilon al la paĝo de PollUnit por voĉdoni sur tiu ĉi paĝo de Eventa Servo. Kaj vi ekde tiam havos tempon por aŭskulti la kantojn trankvile kaj ankaŭ jam povos voĉdoni.
Dum la merkredvespera Zoom-kunveno la 13-an de majo, kiam ankaŭ la proponintoj de la kantoj, eble ankaŭ la muzikistoj aŭ tekstverkistoj mem povas ion aldoni pri siaj kantoj, ni prezentos ĉiujn kantojn kaj la Resuman Filmon kaj fine povos voĉdoni tiuj, kiuj ankoraŭ ne faris tion.
En majo, la monato de la ESC (Eurovision Song Contest = Eŭrovida Kantkonkurso) ni ofertas al vi specialan Kantoparadon: Spektu kun ni la 🥂🥳🎶👨🎤🎹ESC(Esperanto SonCelebradon):Kantoparadego'26 kaj voĉdonu kun ni por la kanto de la jaro!🎺🎸🎷🥇🏆(jun25-apr26) Vestu vin elegante kaj freneze, invitu viajn amikojn, preparu por vi viajn ĉipsojn kaj fromaĝerinacojn, por ke vi sentu vin kiel esti ĉe vera ESC-vespero! Ni prezentos al vi ĉiujn gajnintajn kantojn de la pasinta jaro (de junio 2025 ĝis aprilo 2026) kaj ankaŭ la plej sukcesajn sur la aliaj rangoj. Entute vi povas ĝui 19 kantojn kaj havos vesperon plena je muziko! Kaj vi havos entute 14 poentojn por disdoni: maksimume 4 por unu kanto! Kiu kanto finfine meritas ricevi la titolon "Kanto de la Jaro 2026!"? (jun25-apr26) Ĉio kuŝas en viaj manoj, ĉio dependas de viaj poentoj. Vi ankaŭ ĉi-foje povos voĉdoni reteantaŭe. Kaj post la merkredvespera Zoom-kunveno vi ekscios la "Kanton de la jaro 2026"! (junio 2025 ĝis aprilo 2026)
Entute vi havas 14 poentojn, kiujn vi rajtas kaj devas disdoni, kaj maksimume 4 poentojn al unu kanto vi rajtas doni! (Eblas doni 4 poentojn al tri kantoj kaj al alia kanto 2 poentojn aŭ eblas doni 1 poenton al po 14 kantoj aŭ eblas ĉiu ebleco inter tiuj du ekstremoj.)
Atentu: Vi rajtas voĉdoni nur unu fojon! - Rajtas partopreni nur, kiu aŭskultis ĉiujn kantojn kaj povas kompreni almenaŭ bazan Esperanton por iom konatiĝi kun la enhavo de la kantotekstoj. Vi disdonu ĉiujn de viaj 14 poentoj - ne plu validas la poentoj, se nur sole unu kanto estas donacita per eble kvar poentoj.
Multan plezuron!
La ligilo al la Zoom-ĉambro de la Esperanto-grupo Hameleno por la merkredvespera kunveno estas:
Ligilo al la paĝo de PollUnit por voĉdoni ĝis la fino de la Zoom-kunveno merkredon vespere:
Nun estas tempo por voĉdoni. Iru al unu el tiuj ligiloj:
Ekde la 29-a de aprilo 2026 ankaŭ legebla en Esperanto: (Post mia demando la 20-an de aprilo enmeti ankaŭ Esperanton inter la elekteblajn lingvojn, PollUnit preskaŭ tuj reagis kaj tre rapide realigis tion! Gratulon al tiu firmao!) en Esperanto: https://pollunit.com/eo/polls/tvuqj169x1k0_ltnha_tqq
Vi havas 14 poentojn por disdoni, maksimume 4 al unu kanto vi rajtas doni. Se ne eblas voĉdoni per la paĝo PollUnit aŭ se vi misklakis, skribu retpoŝton al hameln@esperanto.de kaj detale klarigu, al kiu kanto vi donas kiom da poentoj.
Atentu: la nombro de la voĉdonantoj estas limigita fare de PollUnit al 200!
Tataaa! Jen la Rezulto post la merkreda voĉdonado en la Zoom-ĉambro kaj la voĉdonado en la reto per PollUnit de la 29-a de aprilo ĝis la 13-a de majo:
(sekvos ĉi tie verŝajne ĵaŭdon post la Zoom-kunveno)
Rezultoj kaj statistikoj de la voĉdonado estas videblaj ĉi tie: (sekvos ĉi tie verŝajne ĵaŭdon post la Zoom-kunveno)
Venkintoj post la voĉdonado (xx voĉdonantoj):
(sekvos ĉi tie verŝajne ĵaŭdon post la Zoom-kunveno)
Por spekti la kantojn de la aliaj pasintaj Kantoparadoj vi povas uzi la serĉkampon de Eventa Servo:
Entajpu "Kantoparad" en la serĉkampon
Alklaku la ŝaltilon "Pasintaj"
Alklaku la lupeon
Nun vi povas vidi ĉiujn Kantoparadojn kaj povas elekti tiun, kiun vi ŝatas rigardi
Malferminte la paĝon vi trovas ĉiujn ligilojn al la kantoj, la kantotekstojn kaj ankaŭ la rezulton de la voĉdonado
La 62-a Kantoparado okazos la 11-an de junio 2026! https://eventaservo.org/e/RB-11jun25-53a_Kantoparado Jam nun iru tien kaj alklaku dekstre la bluan hometon "Mi interesiĝas". Tiam vi ricevos memorigan retmesaĝon pri la evento kaj ne maltrafos ĝin!
Rezulto de la voĉdonado:
La partoprenantoj de la merkreda Zoom-kunveno tuj post la de la voĉdonado ekscios la rezulton.
Ĵaŭdon post la Kantoparado ankaŭ aliaj iam dum la tago povos legi la rezulton en la kalendaro de Eventa Servo sur la paĝo de tiu ĉi Kantoparado.
Krome ni dissendos la rezulton retpoŝte per la retpoŝtadreso, kiun vi aldonis dum la voĉdonado kaj per nia dissendolisto, se via nomo enestas.
Ĉiu mem rajtas proponi kanton, kiun li aŭ ŝi ŝatas. Sendu vian proponon sufiĉe frue al hameln@esperanto.de . Ni poste provas prezenti ĝin plej baldaŭ, eble vi iomete devas atendi ĝis iu alia de la sekvaj monatoj.
Por havi pli varian programon, ĉiu proponinto kaj ankaŭ ĉiu muzikisto plejeble rajtas partopreni nur per unu kanto samtempe.
Se vi ŝatas ricevi regulajn anoncojn antaŭ niaj kunvenoj per retpoŝto, bonvolu skribi al hameln@esperanto.de kaj ni enmetos vian retpoŝtadreson en la dissendoliston.