La prelego okazos en De Pianofabriek kaj samtempe rete per Zoom
Loka
Prelego de Bernard-Reĝis LARUE pri : JWST James Webb Space Telescope
Prelego J. Webb Spaca Teleskopo .jpg425 kB
Funkcianta de 1990, la spacteleskopo Hubble estas tre fama, unue dank'al la belegaj fotoj de spacaj objektoj kiun ĝi liveris. Sed post tiom da jaroj, tre indis lanĉi novan spacteleskopon. Tio okazis en la tago de Kristnasko 2021.
Tiu nova teleskopo nomiĝas James Webb Spac-Teleskopo.
Funkcianta de Julio 2022, ĝi jam produktis mirindajn fotojn kaj sciencajn rezultojn.
En multaj aspektoj ĝi malsimilas al la Hubble teleskopo.
Ni vidos ĉion tion dum tiu prelego.
Partoprenu en tiu Zoom kunveno, per tiu ligilo ✅ https://us02web.zoom.us/j/84225560503?pwd=elUzb3J3OHRlMGZvZVhVL1hEdEZvdz09 ================================================================= La ĉiusemajna porkomencanta kurso informiĝu ĉe info@esperantobruselo.org La paroligajkunvenoj aŭ prelegoj okazas ĉiumarde (laŭ la lerneja kalendaro) je la 18a30,
en la Kultura Centro De Pianofabriek, rue du Fort 35 Fortstraat, 1060 Bruselo ĉe la 2a etaĝo.
EBG-Bruselo .jpg503 kBEo1 : ĉiusemajna porkomencanta kurso informiĝu ĉe kresko@esperantobruselo.org Eo2 : Paroliga kunveno kun Nikolao aŭ prelego en salono Casablanca 2