🖥 Buntaj Vesperoj en Herzberg. La Tago de Esperanto-Libro: literatura vespero
19:00 - 21:15 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Ni festu la Tagon de Esperanto-Libro, la naskiĝdatrevenon de Zamenhof

Internacia

Ni parolados pri literaturo en Esperanto, festos la Tagon de Esperanto-Libro (15a decebro) kune, prezentante, proponante niajn ŝatatajn Esperanto-verkojn, babilante pri niaj propraj literaturaj travivaĵoj. Ni lernos ankaŭ pri la historio de Esperanto-literaturo kaj ni montros ankaŭ interesajn, rarajn verkojn el la biblioteko de Esperanto-Centro Herzberg.
Rakontu ankaŭ vi pri viaj lego-kutimoj, originalaj kaj tradukitaj Esperanto-verkoj. Kiel estas via nacia literaturo reprezentata en Esperanto? Via opinio, kontribuado al la interparolado estas bonvenaj. 
En ĉiu mardo inter 19:00-21:15 ni prezentas alian temon kaj diskutadas, interŝanĝas spertojn, opiniojn kun la celo, ke ni akiru pli bonan lingvan kapablon kaj eklernu interesaĵojn el la mondo per la uzo de la internacia lingvo Esperanto.
La liston de la temoj, prezentadoj en 2022 kaj en 2023 ni baldaŭ aperigos, antaŭan liston vi trovas sur nia hejmpaĝo.
Nomo: Buntaj Vesperoj en Esperanto-urbo Herzberg
Horzono: Amsterdam, Berlin, Rome, Stockholm, Vienna
Tempo: marde 19:00-21:15
https://us02web.zoom.us/j/88011804771
Kodo: 18872021
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto-urbo.de
esperanto-zentrum(ĉe)web.de

Interesiĝintoj

Administranto