Ni prezentos kelkajn t.n. ekovilaĝojn, alternativajn vivmanierojn, komunumojn, kiuj kunvivas, kunlaboras alimaniere ol la kutimaj komunumoj. Kiujn avantaĝojn, malavantaĝojn havas tia novforma kunvivado? Nia invitita gasto estos Walter Jakowski, kiu rakontos pri siaj ideoj, spertoj, kaj ni diskutados pri tiu interesa temo.
En ĉiu mardo inter 19:00-21:15 ni prezentas alian temon kaj diskutadas, interŝangas spertojn, opiniojn kun la celo, ke ni akiru pli bonan lingvan kapablon kaj eklernu interesaĵojn el la mondo per la uzo de la internacia lingvo Esperanto.
Pri la sekvaj temoj, prezentadoj ni baldaŭ decidos kaj aperigos informojn ĉi tie.