Ekskurso al naturista centro La Pommerie - 107-a UK
09:00 - 19:00
Ameriko/Toronto
Elekti horzonon
INOE organizos ekskurson al naturista centro La Pommerie dum la ekskursa tago de la 107-a Universala Kongreso en Montrealo.

Loka

INOE organizos ekskurson al naturista centro La Pommerie dum la ekskursa tago de la Universala Kongreso en Montrealo. 

La Pommerie situas ĉ. 70 km for de la kongresejo. Ni iros tien per aŭtomobilo, kaj povas anticipi ĉ. 1 horo da veturado. La rendevuo estas ĉe al ĉefenirejo de la kongresejo je la 10a matene (akurate!) la 5an de Aŭgusto. Ni revenos al Montrealo je la fino de la posttagmezo aŭ dum la vespero de la sama tago. 


La Pommerie proponas multajn aktivaĵojn en kiu ni povos partopreni nude dum la tago: 
  • Ni tagmanĝos surloke en "La Tri Pomarboj", la restoracio de la centro, kiu ĉefe elektas lokajn produktojn, 
  • La centro havas belan naĝejon, 
  • La centro estas grandega, ebliganta nudpiediradojn en la centro mem, 
  • Estas tenisejoj, volejbalejo kaj petankejo, 
  • Masaĝoj disponeblos (sed bezonas antaŭrezervon),
  • Kaj nur esti kune nude kaj interbabili ankaŭ povas esti tute kontentinda aktivaĵo. 

Pli da detaloj pri la organizaĵo de la tago baldaŭ aperos sur nia retejo ĉe: https://www.esperanto-naturismo.org/post/2020-08-05-ekskurso-al-naturista-centro-la-pommerie

Pli da informo sur La Pommerie estas sur la retejo de la centro en la franca kaj en la angla, kaj ankaŭ en la angla sur la blogo Naked Wanderings


📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉