🖥 EBG-Bruselo : Bernard-Reĝis LARUE prezentos mapojn, atlasojn, 2a parto … pri Kartografio (5) : « Portugala kaj Mediteranea kartografio en la 16a jarcento »
La prelego okazos en De Pianofabriek kaj samtempe rete per Zoom
Kunveno/EventoKurso
"Bernard-Regis Larue prezentos siajn belajn mapojn, atlasojn, ktp … el sia ampleksa kolekto (2a parto) kiujn li ne povis montri en Junio.
Kartografio (5) : « Portugala kaj Mediteranea kartografio en la 16a jarcento » Fine de la 15a jarcento, la portugaloj kaj hispanoj malfermis vojojn al Ameriko, Afriko kaj Azio. Tial en la 16a jarcento, ili produktis mapojn pri tiuj teritorioj, novaj laŭ la Eŭropanoj. Ankaŭ la italoj kaj turkoj produktis tiajn mapojn.
Fine de junio mi jam prelegis pri pluraj de tiuj kartografoj, sed nur rete. Nun mi venas al la klubo kun atlasoj (reproduktoj) el mia kolekto, por montri la mirindajn verkojn de aliaj kartografoj el tiu jarcento kaj regiono. Ni filmos la prezenton, tiel ke eblos ankaŭ sekvi rete.
20220927-Prezntado de atlasoj k mapoj Kartografio 5- Portugala kaj Mediteranea kartografio en la 16a Jarcento.jpg189 kBLa portugaloj kaj la hispanoj estis la ĉefaj esploristoj en la 15a kaj 16a jarcento.
Ni do kompreneble ŝuldas al ili kelkajn tre belajn mapojn kaj atlasojn en la 16a jarcento, kun reprezento de la mondo pli kaj pli kompleta.
Tamen ili (la portugaloj ĉefe) malpermesis ke oni tro diskonigu tiujn novajn komercajn vojojn.
Tial la italoj, kaj ankaŭ la germanoj, ofte produktis tiajn atlasojn anstataŭ la esploristoj mem.