74-a IFEF-kongreso
Jarkongreso de fervojistoj

Internacia

Kongreso en Antverpeno 6-12 majo 2023
Postkongreso en Valonio 12-14 majo 2023
 
Ni kore invitas vin al la bela urbo Antverpeno en Belgio por la 74-a kongreso de IFEF. Ni ofertos al vi diversajn prelegojn, interesajn ekskursojn en la urbo kaj al la granda haveno. Ni planas ankaŭ veturadon per vaportrajno. Ne mankos agrabla etosplena vespera programo. Vi povos manĝi kaj tranokti en la kongresejo aŭ en urba hotelo.

Tuj post la IFEF-kongreso en Antverpeno okazos Postkongreso en Valonio.

ATENTON: ne plu eblas aliĝi SED: 
  1. La Solena Inaŭguro je dimanĉo, la 7-a de majo, inter 9h30 kaj 12h, estas senpaga: ĉiu esperantisto estas varme invitita. Adreso de la Solena Inaŭguro: Campus National de la Altlernejo Thomas More, Kronenburgstraat 62-68, 2000 Antwerpen. La konstruaĵo troviĝas tre proksime al la konata Tropika Instituto en la suda kvartalo de la urbo kaj je promendistanco de la kongresejo.
  2. Estas lastmomente partopreni la vesperan programon inter 20:00 kaj 22:00. Ĝi kostas 30 EUR por ĉiu vespero. Ne estos vespera programo la 10-an de majo. Tiam estos malfermita la Esperantocentro. Ĝi troviĝas en Lange Beeldekensstraat 169, 2060 Antwerpen.
Dosieroj