1. Niaj kutimoj ŝanĝiĝas: ĉu ni ankoraŭ legas librojn? Kial legado gravas? Kiujn bilbiotekojn vi konas, uzas?
2.
Jerzy Dryja: Biblioteko Hector Hodler kaj arkivoj el UEA - escepta donaco al Pola Nacia Biblioteko (prezentado) Partoprenu la diskutadon, rakontu pri vi, diru vian opinion. Ni lernu unu de la aliaj kaj pasigu kelkajn horojn en agrabla, amika etoso. Bonvenon al nia diskutrondo!
En ĉiu mardo inter 19:00-22:00 ni prezentas alian temon kaj diskutadas, interŝanĝas spertojn, opiniojn kun la celo, ke ni akiru pli bonan lingvan kapablon kaj eklernu interesaĵojn el la mondo per la uzo de la internacia lingvo Esperanto. Bv. atenti, ke depende de la temo kaj la diskutemo de la partoprenantoj la kunveno povas finiĝi pli frue.
La virtualaj klubkunvenoj realiĝas en kunlaboro kun la regiona plenkreskula edukinstituto (LEB). La liston de la temoj, prezentadoj por la jaro 2024 ni baldaŭ aperigos sur nia hejmpaĝo.