Enkadre de studsemajnfino, kiam ni traktas ĉefe Esperanto-literaturon, Zamenhof-verkojn, historion de la lingvo, kunvenos klubanoj, vizitantoj, Esperanto-amikaro por komuna festado, manĝado kaj babilado. Ni planas prezenti historiajn kulturvaloraĵojn el nia Esperanto-biblioteko kaj rerigardi la ĉi-jarajn gravajn Esperanto-eventojn, agadojn. Favorpreza tranokteblo en la gastĉambroj de la Esperanto-Centro. Bonvenon!