Ofte ni aŭdas pri lingvistiko, interlingvistiko eĉ pri esperantologio. Pri kio okupiĝas tiuj sciencobranĉoj? Ĉu ili gravas el vidpunkto de Esperanto? Kial? Kion ili faras, povas fari por la internacia lingvo Esperanto? Ni invitas vin al diskutado, spertinterŝanĝo, kontribuo al a vespera programo. Ni babilados en amika rondo. Bonvenon!
En ĉiu mardo inter 19:00-21:15 ni prezentas alian temon kaj diskutadas, interŝanĝas spertojn, opiniojn kun la celo, ke ni akiru pli bonan lingvan kapablon kaj eklernu interesaĵojn el la mondo per la uzo de la internacia lingvo Esperanto. Bv. atenti, ke depende de la temo kaj la diskutemo de la partoprenantoj la kunveno povas finiĝi pli frue.
La virtualaj klubkunvenoj realiĝas en kunlaboro kun la regiona plenkreskula edukinstituto (LEB). La liston de la temoj, prezentadoj en 2023 ni baldaŭ aperigos sur nia hejmpaĝo.