BEMI ekskurso: biciklado al asparago!
10:00 - 18:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Facila biciklado kaj komuna manĝado

Alia

BEMI invitas al komuna biciklado inter la nordokcidenta angulo de Berlino kaj la urbeto Kremmen
(Jen la vojo: https://www.dropbox.com/scl/fi/g80rph6e43nl10147072c/Kremmen2025-53km.gpx?rlkey=libx37qydw54236yie279nibh&st=od2hpn8r&dl=0)

La ekskurso okazos dum vendredo, la 2a de majo.  Tiu tago estas senlerneja tago en Berlino kaj Brandenburgio, kaj "ponta" tago en Germanio kaj diversaj aliaj landoj, ĉar ĵaŭdo la 1a estas festotago.

Ni renkontiĝos je la 10a horo ĉe S-Bahnhof Heiligensee (sube antaŭ la sola enirejo) kaj biciklos ĉirkaŭ 27 kilometrojn kune.  La itinero gvidas nin laŭ biciklaj vojoj kaj trankvilaj stratoj, do taŭgas por ĉiuj.  En Kremmen ni komune manĝos ĉe la asparagejo Spargelhof Kremmen (kunportu poŝmonon!).  Ankaŭ eblas nur trinki ion aŭ manĝi glaciaĵon tie.

IMG_20250311_105039_135.jpg 292 kB


Poste, ni biciklos reen laŭ la sama 27-kilometra vojo por sumo de ĉirkaŭ 53 kilometroj.  Se unu direkto sufiĉas por vi, eblas reveturi per regiona trajno, kiu venas dufoje hore ĝis vespero.  Ne forgesu bileton por via biciklo!

La evento okazos je ajna vetero.

Kunportu vian biciklon, monon por la manĝejo, bonan humoron, kaj viajn amikojn!

La ekskurso estas parto de la unua Esperantista sporta semajnfino en Berlino!
Se vi volas partopreni kaj bezonas tranoktejon, kontaktu la organizantojn kaj ni verŝajne povas organizi ion por vi.
Informoj

abeloabeloabelo(ĉe)gmail.com
S-Bahnhof Heiligensee

Interesiĝantoj

2

Ensalutu por indiki vian interesiĝon

User profile pictureJulia Noe


User profile pictureJessica Grasso

Administranto