🖥 Buntaj Vesperoj en Herzberg. Semajno de Internacia Amikeco (SIA) kaj Tago de la Gepatra Lingvo
19:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Rerigardo al la historio de tiu tradicia Esperanto-festo, diskutado pri nuntempaj eventoj kaj estontaj agadoj

Internacia

Kiun signifon havas, kiun lokan, internacian rolon havas, povus havi la festado de la tradicia Esperanto-festo Semajno de Internacia Amikeco (SIA)? Ni rerigardos ĝian historion kaj diskutados pri ĝia nuntempa celebrado, praktika apliko. Ĉu vi mem havas sperton pri ĝi? Kion vi opinias pri la utilo, utiligo de tiu internacia Esperanto-festo? Ni invitas vin partopreni kaj kontribui al la temo, babiladi en amika rondo. Tio donas bonan eblon ankaŭ por lingva ekzercado, perfektiĝo. Bonvenon!
En ĉiu mardo inter 19:00-21:15 ni prezentas alian temon kaj diskutadas, interŝanĝas spertojn, opiniojn kun la celo, ke ni akiru pli bonan lingvan kapablon kaj eklernu interesaĵojn el la mondo per la uzo de la internacia lingvo Esperanto. Bv. atenti, ke depende de la temo kaj la diskutemo de la partoprenantoj la kunveno povas finiĝi pli frue.
La virtualaj klubkunvenoj realiĝas en kunlaboro kun la regiona plenkreskula edukinstituto (LEB).
La liston de la temoj, prezentadoj en 2023 ni baldaŭ aperigos sur nia hejmpaĝo.
Nomo: Buntaj Vesperoj en Esperanto-urbo Herzberg
Horzono: Amsterdam, Berlin, Rome, Stockholm, Vienna
Tempo: marde 19:00-22:00
https://us02web.zoom.us/j/88011804771
Kodo: 18872021
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto-urbo.de
esperanto-zentrum(ĉe)web.de

Interesiĝintoj

Administranto