🖥 Buntaj Vesperoj en Herzberg: Protektitaj plantoj kaj bestoj
19:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Kiujn plantojn kaj bestojn oni protektu, kiel kaj kial? Diskutado, spertinterŝanĝo.

Internacia

Multaj plantoj kaj bestoj malaperadas de nia tero. Kelkaj ankoraŭ vivas, sed sen speciala protektado ne kapablos plu vivi. Kiuj estas la endanĝerigitaj specioj kaj kiel ni povas savi ilin? Ĉu ĝi estas tasko de fakuloj aŭ ni mem povas fario ion? Prezentu vian opinion kaj ni diskutadu, lernu pri plantoj kaj bestoj en Esperanto. Bonvenon al nia diskutrondo!
En ĉiu mardo inter 19:00-21:15 ni prezentas alian temon kaj diskutadas, interŝanĝas spertojn, opiniojn kun la celo, ke ni akiru pli bonan lingvan kapablon kaj eklernu interesaĵojn el la mondo per la uzo de la internacia lingvo Esperanto. Bv. atenti, ke depende de la temo kaj la diskutemo de la partoprenantoj la kunveno povas finiĝi pli frue.
La virtualaj klubkunvenoj realiĝas en kunlaboro kun la regiona plenkreskula edukinstituto (LEB).
La liston de la temoj, prezentadoj en 2023 ni baldaŭ aperigos sur nia hejmpaĝo.
Nomo: Buntaj Vesperoj en Esperanto-urbo Herzberg
Horzono: Amsterdam, Berlin, Rome, Stockholm, Vienna
Tempo: marde 19:00-22:00
https://us02web.zoom.us/j/88011804771
Kodo: 18872021
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto-urbo.de
esperanto-zentrum(ĉe)web.de

Interesiĝintoj

Administranto