Buntaj Vesperoj en Herzberg: Eŭropaj projektoj - el propraj spertoj
19:00 - 21:15 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Esperanto-Centro Herzberg partoprenis en pluraj eŭropaj projektoj kaj mem iniciatis kelkajn. Ni rakontos pri niaj spertoj, pri la celoj, subvenciebloj, modeloj, kiuj povas esti instigaj ankaŭ por aliaj asocioj, kluboj.

Internacia

Eŭropaj subvencioj donas bonan financan bazon ankaŭ por internaciaj kunlaboroj per Esperanto. Kiuj ebloj estas je dispono kaj kiel utiligi ilin? Ni rerigardos kelkajn sukcesajn projektojn, kiujn ni realigis en kunlaboro kun aliaj landoj, aliaj Esperanto-organizaĵoj aŭ kun lernejoj, kie Esperanto estis instruata. Ni prezentos kelkajn bonajn rezultojn, montros fotojn, filmetojn. Eble kelkaj sukcesaj modeloj povas esti instigaj ankaŭ por aliaj asocioj, grupoj kaj nia sperto helpos, kuraĝigos je serĉado de taŭgaj partneroj kaj subvencipetado. 

En ĉiu mardo inter 19:00-21:15 ni prezentas alian temon kaj diskutadas, interŝangas spertojn, opiniojn kun la celo, ke ni akiru pli bonan lingvan kapablon kaj eklernu interesaĵojn el la mondo per la uzo de la internacia lingvo Esperanto.
La liston de la temoj, prezentadoj en 2021 vi trovas sur nia hejmpaĝo.
 
Nomo: Buntaj Vesperoj en Esperanto-urbo Herzberg
Tempo: 17.08.2021 19:00-21:15 Amsterdam, Berlin, Rome, Stockholm, Vienna
https://us02web.zoom.us/j/88011804771
Kodo: 18872021
Bonvenon! 
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto-urbo.de
esperanto-zentrum(ĉe)web.de

Interesiĝintoj

Administranto