Kial ekestis kaj kiel funkcias grandaj internaciaj organizaĵoj? Kiujn celojn havas kaj kion faras neregistaraj organizaĵoj, por kio ili utilas? Kun kiuj el ili la Esperanto-organizaĵoj povas/devus kunlabori? La rilatoj de UEA kaj UNO kaj UNESKO. Prelego, prezentado kaj diskutado atendas vin. Informiĝu, lernu, aliĝu al nia diskutrondo! Bonvenon!
En ĉiu mardo inter 19:00-21:15 ni prezentas alian temon kaj diskutadas, interŝanĝas spertojn, opiniojn kun la celo, ke ni akiru pli bonan lingvan kapablon kaj eklernu interesaĵojn el la mondo per la uzo de la internacia lingvo Esperanto. Bv. atenti, ke depende de la temo kaj la diskutemo de la partoprenantoj la kunveno povas finiĝi pli frue.
La virtualaj klubkunvenoj realiĝas en kunlaboro kun la regiona plenkreskula edukinstituto (LEB). La liston de la temoj, prezentadoj en 2023 ni baldaŭ aperigos sur nia hejmpaĝo.