NULIGITA: Bicikla ekskurso por vidi la sunon dum la franca kongreso
15:00 - 17:30 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
Ni biciklos al la proksima naturparko kaj rigardas la sunon kaj la lagon

Loka

Ĝisdatigo 2: fine mi devas nuligi la ekskurson ĉar mi malsanas kaj ne povos gvidi ĝin. Mi pardonpetas al tiuj kiuj volis partopreni.

Ĝisdatigo 1: la horo de la ekskurso ŝanĝiĝis al la 15a anstataŭ la frumateno, do ni ne vidos la sunleviĝon, sed ni kompense povos vekiĝi je deca horo post la malfrua vespero de la antaŭa tago.

Kiel parto de la interasocia kongreso de Esperanto-Francio de 2023, estos bicikla ekskurso dimanĉe por vidi la sunon kaj la lagon ĉe la proksima naturparko.

  • Renkontiĝloko: la tramstacio Dauphiné-Lacassagne, tuj antaŭ la kongresejo La Maison des Italiens
  • Kiam: dimanĉon la 7an de majo, je la 15a
  • Distanco: 13km tien kaj 13km reen

Ni sekvos facilan itineron kiu estas preskaŭ tute sur sekuraj biciklaj vojoj sen aŭtoj. Plejparte ĝi sekvos la riveron kun bela pejzaĝo. La ekskurso estas taŭga por ĉia biciklo kaj ne necesas esti tre sportema. Alveninte ĉe la parko ni povos kafumi kaj manĝeti sur la plaĝo dum ni rigardos la naturon. Eĉ eblas naĝi en la lago se vi estas kuraĝa.

Se vi ne povas porti vian propran biciklon, eblas lui urban biciklon ĉe la komencloko.

Spektu la reklamfilmeton por vidi la vojojn

FZYiVxIWAAAEunI.jpg 310 {0}
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉