SEMEO: Debato pri Eŭropo
18:30 - 20:30
Eŭropo/Parizo
Kiun lingvon uzu la Eŭropa Unio, post la Brexit? La esperantistoj kaj la Junaj Eŭropanoj de Tuluzo debatos kaj provos respondi tiun demandon.

LokaKurso

Kunlabora projekto de la Esperanto Kultur-Centro de Tuluzo, kaj de la lokaj Junaj Eŭropanoj, tiu debato celos pripensigi la demandon de lingvo-politiko, kadre de EŭropUnio. Pli precize, la demando, kiun oni uzos por kadri la vesperon estas:

Brexit, ĉu la angla devas esti la lingvo de Eŭropo?

La debato okazos en la franca, sed ĉiuj esperantistoj estos bonvenigataj por konigi sian sperton pri internacia kaj eŭropa komunikado, per Esperanto.