Promenado en Sonia Arbaro por viziti tieajn hiacintajn flortapiŝojn + eble Babilema Manĝo
11:00 - 15:00 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
✅ Tiu promenado ja okazos tiun 22an de Aprilo (anstataŭ la 15an)

Loka

Barbara Poterucha proponas al ni promenado en Sonia Arbaro por viziti tieajn hiacintajn flortapiŝojn + kun Babilema Manĝo 

Rendevuo je la 10a40 horo ĉe tramstacio 44 (foriro 10:44 ) en Montgomery aŭ je la 11a ĉe tramhaltejo "Trois Couleurs / Drie Kleuren", notu ke tie ankaŭ  eblas parki la veturilon laŭe de la Avenuo de Tervuren'. Eble poste, ĉ. la 13a kunmanĝo je loko difinenda
Starto de la promeno iom post la 11a.

Promenante flanke de la Rouge-Cloître, ni malkovras pli intiman kaj sekretan parton de  Sonia Arbaro*. Sur la sekcio inter la avenuo de Tervuren' kaj la ŝoseo de Tervuren', ni malkovras ĉe la kurbiĝo de serpentuma vojo grandiozan tapiŝon de sovaĝaj hiacintoj. Magia etoso komparebla al la Bois de Hal/Hallerbos kun nur kelkaj lokuloj promenantaj siajn hundojn. Tre alirebla alternativo al la Bois de Hal por bruselaj loĝantoj, kiuj volas sperti sorĉan paŭzon proksime de hejmo.

Itinero • Prenu (iom pli supre de la haltejo) dekstren la Chemin des Trois Couleurs/Drie Kleuren Dreef ekde avenuo de Tervuren'. Laŭiru la unuan vojeton maldekstre, la unuaj sovaĝaj hiacintoj aperas ambaŭflanke. Poste, sekvu la malgrandan padeton dekstren por esti ĝuste en la koro de la tapiŝo de sovaĝaj hiacintoj.

*Forêt de Soignes / Zoniën Woud / Sonia Arbaro (aŭ ankaŭ Sonia Forsto)
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉