🖥 Membrokunveno de BEMI
14:30 - 18:00
Eŭropo/Vilno
Elekti horzonon
Evento hibrida kun eksterordinara membrokunveno de BEMI

Internacia

Invito al evento kun eksterordinara membrokunveno de BEMI
en ĵaŭdo, la 22-a de aŭgusto 2024, dum IJK kaj per interreto

Karaj membroj de BEMI!

Mi invitas vin al eksterordinara membrokunveno, kadre de
BEMI-evento dum IJK en Ŝventoji, Litovujo.
La membrokunveno estas la supera organo de nia asocio.
Ĉiuj membroj havas voĉon en la membrokunveno,
kaj povas ankaŭ mem proponi decidojn.

Memoru, ke BEMI invitas ĉiujn homojn, kiuj parolas Esperanton
kaj ŝatas bicikli, konsideri sin membroj;
se tio veras por vi, vi havos voĉon en la membrokunveno.

Reta partopreno eblos per Zoom uzante jenan ligilon:

https://us02web.zoom.us/j/84721750038?pwd=iGtvrK9TCPvL3nX2YwtzGKw6rZozm2.1
Paskodo (se petata): 125409

La BEMI-evento komenciĝos je 14:30 loka tempo (UTC+3),
do 11:30 UTC (vidu en https://time.is/UTC, kiu horo laŭ UTC estas nun.)
unue per prelegoj pri la BEMI-karavanoj al IJK.

La membrokunveno mem komenciĝos je 15:30 loka tempo (12:30 UTC).

Mi proponas jenan tagordon:
1. Enkonduko, konstato de decidkapablo
2. Elekto de kunsidestro
3. Elekto de protokolanto
4. Eventualaj ŝanĝoj en la tagordo
5. Raporto de la estraro
karavanoj
BEMI-semajnoj
BEMI-ekskursoj
6. Aprobo de la nomumo de komitatano
7. Regionaj Reprezentantoj
8. Decidproponoj de la membroj
9. Ceteraĵoj
10. Fino

Ni strebu havi mallongan membrokunvenon, ĉar tiel ni post ĝia fino
povos plu uzi la Zoom-ĉambron kaj la realan salonon por pli
da distra programo.
Por tio ni ankoraŭ akceptas viajn proponojn.

Amike kaj bicikleme,
Lars Sözüer
Ĝenerala Sekretario de BEMI
Biciklista Esperantista Movado Internacia
Faka sekcio de TEJO

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉