🖥 2-a Virtuala Kongreso de Esperanto
Paco kaj konfido: universalaj valoroj

Internacia

Aliĝu jam! La 2-a Virtuala Kongreso (VK) estas senpaga por individuaj membroj (IM) de UEA, kiuj aliĝos al ĝi ĝis la 4-a de julio 2021. Se vi ankoraŭ ne estas IM de UEA, eblas samtempe aliĝi al UEA kaj al la VK per la VK-aliĝilo sube:

https://vk.esperanto.net/

La 2-a VK estas realigo de Universala Esperanto-Asocio, en oficialaj rilatoj kun UN kaj UNESKO. Gvidas la organizteamon la Vicprezidanto de UEA, Fernando Maia Jr., la Estrarano pri Kulturo kaj Kongresoj, Orlando Raola, la Estrarano pri Faka kaj Scienca Agado, Amri Wandel, kaj la Ĝenerala Sekretario de UEA, Aleks Kadar. Kunrealigas kaj teknike prizorgas la teamo de la neprofitocela esperantista organizo E@I. Kunrealigas kaj kunprizorgas la muzikan programon Floréal Martorell kaj la teamo de la eldonejo Vinilkosmo. Kunrealigas kaj kunprizorgas la junularan programon TEJO, pere de MoJoSa (Movado Junulara Skota).

PROGRAMO BALDAŬ APEROS!
Dosieroj