La someraj paroligaj vesperoj okazos ĉiun mardon (krom 1/8 k 15/8) sur la Antaŭpreĝeja Placo de Sankta-Giliso
LokaAlia
Karaj amikoj,
Pro la fermiĝo de De Pianofabriek je la 17a horo dum la someraj monatoj, ni kunvenos ĉiun mardon, krom la 1an de aŭgusto (ni ne antaŭvidas pro foresto al UK-Torino) kaj la 15a de Aŭgusto, en Café La Maison du Peuple, kiu troviĝas tute apude sur la Antaŭpreĝeja Placo (preciza adreso pli malsupre).
Tamen povas okazi ke ni modifu iujn semajnon la kunvenlokon por viziti alian lokon, do, bonvolu kontroli ĉiun mardon antaŭ ol veni ke la kunvenloko de la tago ne estis modifiita. Antaŭdankon
Café La Maison du Peuple, Parvis de Saint-Gilles 39 Sint-Gillis Voorplein, 1060 Saint-Gilles/Sint-Gillis
================================================================= La ĉiusemajna porkomencanta kurso informiĝu ĉe info@esperantobruselo.org La paroligajkunvenoj aŭ prelegoj okazas ĉiumarde (laŭ la lerneja kalendaro) je la 18a30,
en la Kultura Centro De Pianofabriek, rue du Fort 35 Fortstraat, 1060 Bruselo ĉe la 2a etaĝo.
Eo1 : ĉiusemajna porkomencanta kurso en salono Casablanca 1
informiĝu ĉe kresko@esperantobruselo.org
Eo2 : Paroliga kunveno kun Nikolao aŭ prelego en salono Casablanca 2