🖥 Buntaj Vesperoj en Herzberg: Fabeloj, ĉu nur por infanoj?
19:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Rakontado pri famaj aŭ viaj plej ŝatataj fabeloj, diskutado, spertinterŝanĝo

InternaciaLoka

Kiujn fabelojn vi konas, ŝatas? Kial ili restas en la memoro? Kiujn fabelojn infanoj ekkonu, legu? Ĉu fabeloj taŭgas nur por infanoj? Ĉu fabeloj povas damaĝi la sanan psikan evoluon de gejunuloj? Rakontu pri viaj ŝatataj aŭ ne ŝatataj fabeloj. Ni lernu unu de la aliaj per interŝanĝo de opinioj, spertoj. Bonvenon al nia diskutrondo!
En ĉiu mardo inter 19:00-22:00 ni prezentas alian temon kaj diskutadas, interŝanĝas spertojn, opiniojn kun la celo, ke ni akiru pli bonan lingvan kapablon kaj eklernu interesaĵojn el la mondo per la uzo de la internacia lingvo Esperanto. Bv. atenti, ke depende de la temo kaj la diskutemo de la partoprenantoj la kunveno povas finiĝi pli frue.
La virtualaj klubkunvenoj realiĝas en kunlaboro kun la regiona plenkreskula edukinstituto (LEB).
La liston de la temoj, prezentadoj ĝis la fino de 2023 ni baldaŭ aperigos sur nia hejmpaĝo.
Nomo: Buntaj Vesperoj en Esperanto-urbo Herzberg
Horzono: Amsterdam, Berlin, Rome, Stockholm, Vienna
Tempo: marde 19:00-22:00
https://us02web.zoom.us/j/88011804771
Kodo: 18872021
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto-urbo.de
esperanto-zentrum(ĉe)web.de
Grubenhagenstr. 6

Interesiĝintoj

Administranto