Okaze de la Monda Tago de Paco (21. septembro) ni rigardas historion kaj nuntempon. Kial la homaro ne povas vivi en daŭra paco? Kial ni ne lernas el la historio? Kion signifas paco por vi? Kion ni povas fari por paco, paca kunvivado?
Ni diskutadu pri tiuj interesaj temoj! Rakontu pri viaj spertoj, aldonu vian opinion. Ni lernu unu de la aliaj kaj pasigu kelkajn horojn en agrabla, amika etoso. Bonvenon al nia diskutrondo!
En ĉiu mardo inter 19:00-22:00 ni prezentas alian temon kaj diskutadas, interŝanĝas spertojn, opiniojn kun la celo, ke ni akiru pli bonan lingvan kapablon kaj eklernu interesaĵojn el la mondo per la uzo de la internacia lingvo Esperanto. Bv. atenti, ke depende de la temo kaj la diskutemo de la partoprenantoj la kunveno povas finiĝi pli frue.
La virtualaj klubkunvenoj realiĝas en kunlaboro kun la regiona plenkreskula edukinstituto (LEB). Jen
la listo de la temoj, prezentadoj por la jaro 2024 sur nia hejmpaĝo.