🖥 Buntaj Vesperoj en Herzberg: Ideoj de Silvio Gesell, la fama socialreformisto
19:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Konatiĝo kun la ideoj de Silvio Gesell, rilatoj al Esperanto kaj la nuntempo. Diskutado, spertinterŝanĝo.

Internacia

Kiuj estis la bazaj ideoj de Silvio Gesell (1862-1930)? Kiujn sociajn reformojn li proponis, kiel ili rilatas al Esperanto? Ĉu sendependa valutsistemo povas funkcii? Kio estas La Mirakla Insulo Baratario? Prelego, prezentado kaj diskutado atendas vin. Informiĝu, lernu, aliĝu al nia diskutrondo! Bonvenon!
En ĉiu mardo inter 19:00-21:15 ni prezentas alian temon kaj diskutadas, interŝanĝas spertojn, opiniojn kun la celo, ke ni akiru pli bonan lingvan kapablon kaj eklernu interesaĵojn el la mondo per la uzo de la internacia lingvo Esperanto. Bv. atenti, ke depende de la temo kaj la diskutemo de la partoprenantoj la kunveno povas finiĝi pli frue.
La virtualaj klubkunvenoj realiĝas en kunlaboro kun la regiona plenkreskula edukinstituto (LEB).
La liston de la temoj, prezentadoj en 2023 ni baldaŭ aperigos sur nia hejmpaĝo.
Nomo: Buntaj Vesperoj en Esperanto-urbo Herzberg
Horzono: Amsterdam, Berlin, Rome, Stockholm, Vienna
Tempo: marde 19:00-22:00
https://us02web.zoom.us/j/88011804771
Kodo: 18872021
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto-urbo.de
esperanto-zentrum(ĉe)web.de

Interesiĝintoj

Administranto